Arthur le fantôme justicier

fantomo en franca bildstrio

Arthur le fantôme justicier (Arturo la justema fantomo) estas fikciulo de komika bildliteraturo kreita de Jean Cézard, aperita en la numero 449 de la porinfana franca semajngazeto Vaillant, la 20-a de decembro 1953. Liaj aventuroj daŭrigis en la revuo Pif Gadget ĝis la morto de Cézard en 1977.

Arthur le fantôme justicier
bildliteraturo serio • fikcia fantomo
Kreita de Jean Cézard
Informoj
Sekso vira
Specio fantomo
vdr

La bildliteraturisto Mircea Arapu reprenis la serion inter 1982 kaj 1988 en Pif Gadget

La rolulo redakti

Arturo estas fantomo, naskiĝinta en mezepoka kastelo. Li vojaĝas tra la tempo, kaj vivas aventurojn en diversaj epokoj kaj kontinentoj (eĉ en la prahistorio kaj en la kosmo).

La bildo de Arturo estas minimuma: li aspektas kiel blanka silueto farita de du buloj, sen kruroj nek vizaĝo (krom du nigraj makuloj por la okuloj). Li flosas supre de la grundo, kaj povas flugi.

Eksteraj ligiloj redakti