Artoforumo de Gotha

La Artoforumo de Gotha (germane: Kunstforum Gotha) troviĝas en historia domo en la centro de Gotha, Querstraße nr 13-15.

La nova Artoforumo en la kerno de Gotha

Priskribo redakti

En majo 2014 malfermitis post du jaroj da konstruo la Artoforumo, kiu apartenas al la komplekso Westthüringen-Center. Ĉeestis la en Gotha naskiĝinta artistino Milein Cosman (nask. 1921) dum la inaŭgurado. Ĝi havas internacian programaron kaj celas esti alloga por ĉiuj amikoj de nuntempa arto el tuta Eŭropo.

La ĉ. 1630 konstruita angula konstruaĵo estas unu el la malmultaj originale konservitaj malnovaj loĝdomoj de la urbo. La banko VR-Bank Westthüringen eG ekde la alikonstrulaboroj sponsoradas. La societo KulTourStadt Gotha GmbH tiel akiris novan kulturejon; menciindas la fakto ke la tuto faritis per privatuloj sen publika helpo. En historia etoso la kreiveco de gravaj artistoj digne gastigatos. Sur tri etaĝoj kun pli ol 400 kvadratmetroj abundas ekspozicia spaco. Teretaĝe eblas ripozumi kaj butikumi en kafejeto kaj librovendejeto.

Eksteraj ligiloj redakti