Artrozo estas neinflama degenera procezo de artiko, pli ofta ol artrito, kiu estas inflama procezo; sed malgraŭ la fundamenta diferenco inter ambaŭ, la kuracado estas tre simila. Ĝi pleje trafas la maljunulojn tial, ke ĝi estas parto de la maljuniĝa procezo, sed povas ankaŭ trafi pli junajn personojn, kiuj antaŭe suferis iun artikan malsanon aŭ simple tre dikajn.

Aparte afekciitaj estas la artikoj, kiuj subtenas pli grandan pezon (genuo, kokso), kies kartilagon ĝi erodas kaj difektas, kreskigante novan oston sub ĝi kaj ĉe la artika rando. Ĝi okazigas rigidecon post ripozado kaj doloron, kiu intensiĝas laŭ la veteraj ŝanĝiĝoj.

Kiam la genuo estas trafita, precipe ĉe maljunaj virinoj, oni konstatas spasmon kaj atrofion de la ĉirkaŭantaj muskoloj, movan limigon, krakadon, fleksdeformiĝon kaj doloron ĉe premo. La artrozo de la kokso (koksartrozo) estas malpli ofta ol tiu de la genuo (genuartrozo), sed ĝi estas pli malkapabliga, ĉar ĝi estigas doloron ĉekomence ekstarante aŭ marŝante, sed poste kontinuan kaj eĉ dumnoktan, kio malhelpas la dormadon; ĝi lokiĝas en la ingveno aŭ en la interna flanko de la genuo kun mova limigo de la kokso. La vertebraro estas ankaŭ ofta loko trafita de la artrozo, ĉefe ĉe la nuka kaj lumba etaĝoj (nukartrozo, lumbartrozo).

Pluraj artikoj povas esti trafitaj samtempe. Asocio de fingra artrozo, lumba artrozo, kaj artrozo ĉe almenaŭ du gravaj artikoj de la malsupraj membroj, nomiĝas poliartrozo.

Kiam la genuo aŭ la kokso estas afekciitaj, rekomendindas sin apogi sur bastonolambastono kaj eviti nenecesajn promenadojn aŭ supreniradon de ŝtuparoj. Oni devas uzi komfortajn ŝuojn, korekti misajn korpajn poziciojn, kuraci la platpiedon (se ĝi ekzistas) kaj la trodikecon.