Arve estas rivero, kiu fontas en la masivo de Blanka Monto. Ĝi precipe fluas tra la franca departemento Haute-Savoie kaj alfluas Rodanon meze de Ĝenevo, proksimume unu kilometron post la rodana elfluo el Lago Lemano. Dum siaj 107 km, ĝi trairas la landlimon inter Francio kaj Svislando. En ĉi-lasta, ĝi fluas nur 9 kilometrojn.

Arve
La rivero Arve en Annemasse
rivero
Bazaj informoj
Situo Francio, Svislando
Longeco 107 km
Fluo
Fonto Blanka Monto
- Alteco super marnivelo 2 200 m
Enfluejo Rodano
- Alteco 371 m
Geografio
Trairataj urboj Chamonix, Annemasse, Ĝenevo
Map
vdr

Urboj laŭlonge de Arve redakti

Trafluo redakti

Pro ĝia montara deveno, la trafluo de Arve estas malstabila. Somere, pro la neĝa kaj glacieja fandiĝo, la monata media alfluo superas 120 m³/s, sed vintre ĝi estas sub 50 m³/s.

 
Arve, dekstre, kuniĝas kun Rodano en Ĝenevo.