Asaio estas la frukto de la palmo Euterpe oleracea Mart., en la familio de Arekacoj (eks. Palmacoj), planto tipa de la ebena kamparo. Ĝi estas indiĝena en Amazonio, kie homoj manĝas ĝin jam de la antaŭkolumba epoko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Asaio

Arbaro da asaiaj palmoj
Arbaro da asaiaj palmoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Arekaloj Arecales
Familio: Palmoj Arecaceae
Genro: Euterpe
Specio: E. oleracea
Euterpe oleracea
Mart.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nomo venas el la portugala Açaí (Pri tiu ĉi sono aŭskultu), kiu siavice ricevis la nomon de indiĝena lingvo, la tupia. La planto nomiĝas en la portugala "açaizeiro" [asaizejro].

La frukto estis jam konsumata en la antaŭkolumbaj tempoj fare de la indianoj, kaj estis aprezata en la amazonia dieto, ne nur en Brazilo, sed ankaŭ en la najbaraj landoj. El la 1980-aj jaroj la kultivado multe grandiĝis, pro la disvastigata famo ke la frukto altigas la homan energinivelon, forigas toksojn, helpas dormon, reduktas kolesterolon ktp.

Utiligado redakti

 
Trinkaĵo de asaio
 
Euterpe oleracea - Muzeo de Tuluzo

La frukto de la palmo estas manĝebla, kaj estas konsumata kiel trinkaĵo, dolĉaĵo aŭ glaciaĵo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti