Ascenda kojlo

la unua parto de la kojlo, inter la cekumo kaj la transversa kojlo

En anatomio, la ascenda kojlo[1] (latine colon ascendēns) aŭ, neformale, la dekstra kojlo estas la vertikala parto de la homa dika intesto inter la cekumo kaj la transversa kojlo.

Ascenda kojlo
Loko de la ascenda kojlo en la dika intesto
anatomia strukturo • klaso de anatomia unuo
latine colon ascendēns
sistemo Digesta sistemo
vdr
Diametroj de la partoj de la dika intesto (anglalingve)

Priskribo redakti

La ascenda kojlo estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la transversa kojlo kaj post la cekumo kaj la maldika intesto. Ĝia longo en plenkreskintaj homoj estas proksimume 10–20 centimetroj; ĝia interna diametro en plenkreskintaj homoj estas proksimume 6,6 centimetroj.

La ascenda kojlo estas tipe rekta kaj vertikala, tra kiu la digestataĵo moviĝas supren. Normale, la ascenda kojlo troviĝas en la dekstra flanko de la homa abdomeno, super la cekumo.

Funkcio redakti

Simile al la transversa kojlo, la ascenda kojlo ĉefe funkcias per sorbado de akvo kaj saloj el ĉimo.

Referencoj redakti

  1. kojl/o”, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (esperante).

Eksteraj ligiloj redakti