Asea, (ĝis 1977 Allmänna Svenska Elektriska AB, de tiam Asea AB), estis sveda elektroteknika entrepreno kun ĉefoficejo en Västerås. La entrepreno funkciis de 1883 ĝis 1987 kaj celis liveri sistemojn kaj produktojn pro generado, transmisio kaj uzado de elektro. En 1988 la plejparto de Asea kuniĝis kun la svisa entrepreno Brown Boveri Ltd (fondita 1891) kaj fariĝis parto de la nova entrepreno ABB Asea Brown Boveri Ltd, posedata de ambaŭ Asea AB kaj Brown Boveri Ltd. Nova ĉefoficejo lokiĝis en Zuriko. En 1999 la nomo fariĝis ABB Ltd. En 1987, la lasta jaro de funkciado de Asea kiel propra entrepreno, la debito estis 52 miliardoj da SEK (36.5 ekster Svedio) kaj ĝi havis 73000 dungitojn (37000 ekster Svedio).

Asea AB
negoco • entrepreno vd
Dum 1883 - 1988
Sekvanto ABB Ltd
Jura formo aktiebolag
Sidejo Västerås
Posedata de Investor AB vd
vdr

Asea havis decidigan gravecon por la evoluo de la sveda elektroteknika industrio, kaj por la strukturo de ĝi. Frue ebliĝis evolui alta kompetenco en transmisio de elektro je longaj distancoj, dank' al la geografiaj kondiĉoj de Svedio. En tiu kampo Asea monde gvidis la evoluon, interalie per la evoluo de la tekniko de transmisio per altpotenca rekta kurento HVDC fondita de Uno Lamm en Ludvika, Svedio.

Dum la 1950-aj jaroj Asea setlis en la kampo de atomenergio. En 1968 konstruiĝis AB Asea-Atom per kuniĝo kun projekto de la sveda ŝtato. Ankaŭ produktado de elektro en aliaj formoj, kiel en karbonaj brulejoj, pligraviĝis pro Asea.