Asger JORN (naskiĝis la 3-an de marto 1914, mortis la 1-an de majo 1973) estis dana artisto. Li naskiĝis en Verjum, en dana Jutlando, kun la nomo Oluf Jørgensen. Li estas frato de Jørgen Nash, same artisto. En 1936, li alvenis en Parizon por aliĝi al la akademio de Fernand Léger. Dum la nazia okupado de Danio, Jorn estis aktiva komunisto en la rezistomovado kaj partoprenis en la artista grupo Høst.

Asger Jorn
Persona informo
Naskonomo Asger Oluf Jørgensen
Aliaj nomoj Asger Jorn
Naskiĝo 3-an de marto 1914 (1914-03-03)
en Vejrum Parish
Morto 1-an de majo 1973 (1973-05-01) (59-jaraĝa)
en Arhuzo
Tombo Grötlingbo Church
Lingvoj francadana
Ŝtataneco Danio
Familio
Frat(in)oj Jørgen Nash • Vagn Ove Jorn
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • gravuristo • grafikisto • ceramikisto • artoteoriisto • litografisto • desegnisto • vidartisto
Verkoj Stalingrad
vdr

Post la milito, la liberaj kritikeblecoj estis limigitaj en la komunista medio, pro pli centralizema politika aŭtoritato. Juĝante ĝin malakceptinda, Jorn disiĝis el la dana komunista Partio sed restis komunisto sian tutan vivon. Li estis unu el la fondintoj de KOBRA, en 1948. Li estis motoro por la kunfandiĝo de Literista Internacio kaj Londona Psikogeografia Komitato, kiuj formis Situaciistan Internacion en 1958.

En 1961, li forlasis Situaciistan Internacion por fondi Skandinavan Instituton pri Komparata Vandalismo. Lia filozofia sistemo naskis, kiel praktikan realigon, la disvolviĝon de la triflanka futbalo.