Aslan Masĥadov (ruse Аслан Алиевич Масхадов; naskiĝis la 21-an de septembro 1951 en Ŝohaj, Kazaĥio, Sovetunio — mortis la 8-an de marto 2005 en Tolstoj-Jurt, Ĉeĉenio, Rusio) estis ekde 1997 prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio kaj unu el la gvidantoj de la ĉeĉenaj separistoj.

Aslan Masĥadov
Persona informo
Аслан Али кӏант Масхадан
Naskiĝo 21-a de septembro 1951
en Ŝohaj, Kazaĥio, Sovetunio
Morto 8-a de marto 2005
en Tolstoj-Jurt, Ĉeĉenio, Rusio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per eksplodo vd
Tombo nekonata valoro vd
Religio sunaisma islamo
Ŝtataneco SovetunioIĉkerio vd
Alma mater Tbilisa supera artileria lernejo, Leningrada milit-artileria akademio de M. I. Kalinin
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo
Familio
Infanoj filo Anzor, filino Fatima
Profesio
Okupo militisto
la 2-a prezidanto de Iĉkerio
Dum 12-a de februaro 19978-a de marto 2005
Antaŭulo Zelimĥan Jandarbijev
Sekvanto Abdul Halim Sadulajev
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Masĥadov naskiĝis en 1951 en Kazaĥa SSR en deportita ĉeĉena familio. La familio revenis al Ĉeĉena-Inguŝa ASSR en 1956. Poste li studis en la artileria akademio de Tbiliso kaj faris la oficiran karieron en la Sovetia Armeo. De 1981 ĝis 1985 li komandis trupon apud la urbo Tata, ĉe Baj (Hungario). En 1992 li revenis al la fakte separiĝinta Ĉeĉenio kaj Ĝoĥar Dudajev nomumis lin stabestro de la armeo de la memdeklarita Iĉkerio.

Post kiam en 1994 rusiaj trupoj revenis al Ĉeĉenio por forpeli la separistojn kaj komenciĝis la Unua ĉeĉenia milito, Masĥadov organizis gerilan militon kaj post morto de Dudajev en 1996 gvidis separistajn trupojn. En 1996 li subskribis armisticon, post kiu la rusiaj trupoj foriris kaj Ĉeĉenio denove iĝis fakte sendependa.

La 27-an de januaro de 1997 li estis elektita prezidento kaj ĉefministro de Iĉkerio. Li reprezentis la moderan alon en la interna politiko, strebinte konstrui laikan ŝtaton kaj kontraustaris islamistojn kiel Ŝamil Basajev, por kiuj sendependiĝo de Ĉeĉenio estis nur la unua etapo en kreado de la islamista Kaŭkaza Emirlando. Li povis nur parte regi la landon, kies areoj grandparte estis regataj de islamistoj, kiuj aranĝis kontraŭleĝan komercon de narkotikaĵoj, kaptis ostaĝojn postulante elaĉeton kaj atakis apudajn regionojn. En 1999 li enkondukis ŝarion, la 21-an de marto travivis bombatakon kaj la 16-an de aŭgusto enkondukis eksterordinaran staton.

Ekde la Dua ĉeĉenia milito li vivis kaŝe kaj gvidis parton de la ĉeĉenaj separistoj. Kvankam li sekvis moderan politikon kaj serĉis interkonsenton kun Moskvo, la rusia registaro ne plu deziris intertrakti kun li, elreviĝinte je lia kapablo regi la situacion en Ĉeĉenio. En 2000 ĉeĉenaj separistoj atakis kolumnon de la 99-a divizio de speciala destino de Internaj Trupoj de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio apud vilaĝo Galaŝko (Inguŝio), mortiginte 19 militistojn. La trupo neniam partoprenis batalojn en Ĉeĉenio kaj eĉ ne estis parto de la Unuigita grupo de la federaciaj fortoj en Norda Kaŭkazo. La soldatoj jam estis malmobilizitaj kaj sekvis al Vladikavkazo por de tie forveturi hejmen[1]. Tio kaŭzis grandan indignon de prezidanto de Inguŝio Ruslan Auŝev, ĉar tiu atako endanĝerigis la respublikon de la inguŝoj, kiuj kune kun la ĉeĉenoj estas konsiderataj la branĉoj de la unueca popolo vajnaĥoj kaj multe helpis al ĉeĉenaj rifuĝintoj dum ambaŭ militoj.

 
 Это — на совести и Масхадова, и остальных, дававших команду. Я понимаю, Масхадов мог и не знать о готовящемся теракте. Но, узнав, он должен был жестко разобраться во всем и найти способ извиниться перед народом Ингушетии, если хоть немного чувствует себя вайнахом. У нас не положено приходить с оружием в другой дом.   Tio estas sur konscienco kaj de Masĥadov, kaj de aliaj, kiuj ordonis. Mi komprenas, Masĥadov povintus ne scii pri la pretiĝanta terora atako. Sed post ekscii li devintus severe dissolvi tion kaj trovi vojon por pardonpeti antaŭ la popolo de Inguŝio, se li almenaŭ iom sentas sin vajnaĥo. Ĉe ni ne estas kutimo alveni kun armiloj en alies hejmon. Sed li ne faris tion. Inguŝio nun savas plejparton de lia popolo. Kaj okupiĝi ĉi tie pri provokoj signifas okupiĝi pri provokoj kontraŭ sia propra popolo. 
— Ruslan Auŝev, prezidanto de Inguŝio[2]

Rusiaj aŭtoritatoj akuzis lin pri terorismaj atakoj kiel la ostaĝopreno en la Teatro ĉe Dubrovka (Moskvo) oktobre de 2002 kaj la ostaĝopreno en mezlernejo de Beslano septembre de 2004.

Li estis mortigita la 8-an de marto 2005 dum la operaco de la Federacia Sekurecservo en vilaĝo Tolstoj-Jurt (Ĉeĉenio).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Нападение на колонну в Ингушетии: уже 19 погибших (ruse). Lenta.ru (2000-05-11). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-21.
  2. О расстреле знали все (ruse). Novaja gazeta (2000-05-25). Arkivita el la originalo je 2015-03-21. Alirita 2015-03-21.