Asocio de Eŭropaj Universitatoj

asocio kaj interesgrupo de universitatoj en Eŭropo

La Eŭropa Universitato-Asocio (angle European University Association, EUA) estas eŭropa asocio de universitatoj el 47 landoj. Entute, la organizo havas pli ol 850 membrojn [1].

Asocio de Eŭropaj Universitatoj
emblemo
universitata reto
Komenco 31-a de marto 2001 vd
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruselo
Ĉefestro(j) Josep Maria Garrell Guiu • Michael Murphy vd
Membro de Eŭropa Spaco de Supera Eduko • UNESCO Global Open Science Partnership • American Council on Education • Internacia Asocio de Universitatoj • Coalition for Advancing Research Assessment vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo neprofitcela organizaĵo
vdr

EUA laboras por harmoniigi altedukon kaj esploradon en Eŭropo, inkluzive per la Bolonja procezo. La organizo ankaŭ funkcias kiel forumo por kunlaboro kaj interŝanĝo de sperto.

La organizo estis formita en Salamanko en Hispanio en 2001 per fuzio de la Asocio de Eŭropaj Universitatoj kaj la Konferenco de Rektoroj de Eŭropa Unio. EUA havas ĉefsidejon en Bruselo [2].

Lando Membroj
Eŭropa Unio 582
 Britio 60
 Turkio 57
 Ukrainio 27
 Rumanio 22
 Norvegio 17
  Svislando 17
 Grekio 14
 Kazaĥio 14
 Bulgario 9
 Bosnio kaj Hercegovino 7
 Nord-Makedonio 7
 Kartvelio 6
 Serbio 4
 Islando 4
 Belorusio 3
 Albanio 3
 Armenio 2
 Azerbajĝano 2
 Moldavio 2
  Vatikanurbo 1
 Montenegro 1
 Andoro 1
 Liĥtenŝtejno 1
 Rusio

[3][4][5]

1[6]

En marto 2022, la EUA interrompis 12 rusajn membrojn sekve de la 2022 adreso de la rusa Unio de Rektoroj (RUR) subtenanta la rusa invado en Ukrainion de 2022, pro tio ke estanta "komplete oponita al la eŭropaj valoroj al kiuj ili subskribis aliĝante al la EUA".

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. European University Association (EUA). European Open Science Cloud. Alirita 18 April 2022.
  2. Member directory. European University Association. Alirita 18 April 2022.
  3. O’Malley, Brendan, "EUA suspends 12 Russian members who back Putin's invasion", University World News, 7 March 2022. Kontrolita 18 April 2022.
  4. Matthews, David, "European University Association suspends Russian members over pro-war statement", Science|Business, 7 March 2022. Kontrolita 18 April 2022.
  5. Lem, Pola, "Russian rectors' union echoes Kremlin propaganda on Ukraine: Heads of learned institutions back Putin in the 'most difficult decision in his life'", 7 March 2022. Kontrolita 18 April 2022.
  6. 14 Russian EUA members suspended as of 18 April 2022.

Eksteraj ligiloj redakti