Asocio de mondcivitanoj

La Asocio de mondcivitanoj (angle Association of World Citizens, akronime AWC) laboras en 50 landoj. Internacie AWC (sidejo en San-Francisko) kunlaboras kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj ties suborganizoj. La respondeculino ĉe UN en Vieno estas s-ino Ingrid Schittich, dum en Novjorko d-rino Lisinka Ulatovska reprezentas la organizon, kaj en Ĝenevo la ĉefreprezentanto estas la eksa profesoro kaj nuna asocia prezidanto René Wadlow. Plue, ĉiun kvaran jaron estas organizataj konferencoj sub koncernaj temoj kun internacia partoprenantaro. La baza dokumento estas la “Manifesto por la vivo“.

Mondcivitana insigno

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti