Association for the Advancement of Creative Musicians

Association for the Advancement of Creative Musicians (AACM; eo: asocio por antaŭenigo de kreemaj muzikistoj) estas muzikisto-asocio sur la kampo de libera ĵazo, fondita la 9-an de majo 1965 en Ĉikago.

Historio redakti

AACM evoluis el provluda bando, kiun Muhal Richard Abrams iniciatis en 1962. Maloficiale ĝi nomiĝis Experimental Band (eksperimenta bando), kiu ja ne prezentis, sed jam muzikis laŭ komponaĵoj de Abrams, Phil Cohran, Jack DeJohnette, Joseph Jarman, Roscoe Mitchell, Troy Robinson, Maurice McIntyre kaj aliaj. Multaj el la pecoj aplikis kompoziciajn teknikojn el la nuntempa klasika muziko: seriecon, plurtonalecon kaj kromatismon. La muzikistoj komence provludis en gastejo ĉe la suda flanko, poste ili tamen translokiĝis al Abraham Lincoln Center, unu el la plej malnovaj domoj de Ĉikago. Unuaflanke la muzikistoj estis animitaj de alta nivelo da kreopovo, aliaflanke mankis al ili eblecoj por koncertado. Abrams, Christian, Cohran kaj McCall fondis pro tio asocion por ĵazmuzikistoj, kiu kreu prezentad-eblecojn por muzikistoj de libera ĵazo kaj antaŭenigu socialajn projektojn en Ĉikago. En majo de 1965 la usona subŝtato Ilinojso akceptis la organizaĵon AACM kiel malprofita organizaĵo.

Nuntempe AACM ricevas ŝtatan subtenon kaj aktivas krom en Ĉikago ankaŭ en Novjorko. Tie prezentas ĉefe la Art Ensemble of Chicago kvazaŭ kiel kerna ensemblo. Ankaŭ la Ethnic Heritage Ensemble, la triopo Air kaj la Creative Construction Company validas kiel gravaj ambasadoroj de la grupo. Al la aktualaj membroj de AACM apartenas Anthony Braxton, Joseph Jarman, Chico Freeman kaj George Lewis. Kiel plej grava mortintaj membroj nomendas Lester Bowie apud Steve McCall kaj Leroy Jenkins.

Krom pri la organizado de koncertoj AACM okupiĝas pri urba politiko, ofertante senpagajn ekzercokursojn por urbaj junuloj. AACM School of Music instruas je ĉiuj muzikinstrumentoj kaj en ĉiuj kantfakoj; krome ĝi ankaŭ ofertas kursojn pri muzika teorio. Pro tio AACM ankaŭ ricevas subtenon de la MacArthur-Fondaĵo. La unua ina prezidanto de AACM estas Nicole Mitchell.

Ekzistas ligaj rilatoj al la influhava gefrata organizaĵo Black Artists' Group (BAG) de Sankta Luiso en Misurio samkiel al Columbia College Chicago. La virina bando de AACM, Samana, muzikis en 1997 je la naskiĝdatreveno de Hillary Clinton.

La devizo de la asocio estas: «Great Black Music, Ancient to the Future.» (Grandioza nigrula muziko ekde la pasinteco ĝis la estonteco.)

Membroj de AACM redakti

  • Muhal Richard Abrams
  • Fred Anderson
  • Harrison Bankhead
  • Thurman Barker
  • Mwata Bowden
  • Lester Bowie
  • Anthony Braxton
  • Billy Brimfield
  • Jodie Christian
  • Charles Clark
  • Phil Cohran
  • Pete Cosey
  • Steve Colson
  • Ernest Dawkins
  • Kahil El’Zabar
  • Douglas Ewart
  • Malachi Favors Maghostut
  • Alvin Fielder
  • Chico Freeman
  • Fred Hopkins
  • Joseph Jarman
  • Leroy Jenkins
  • George Lewis
  • Steve McCall
  • Kalaparusha Maurice McIntyre
  • Nicole Mitchell
  • Roscoe Mitchell
  • Bernard Mixon
  • Famoudou Don Moye
  • Amina Claudine Myers
  • Reggie Nicholson
  • Jeff Parker
  • Avreeayl Ra
  • Mike Reed
  • Matana Roberts
  • Wadada Leo Smith
  • Henry Threadgill
  • Edward Wilkerson
  • Corey Wilkes

Literaturo redakti

  • Martin Kunzler: Jazz-Lexikon. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 2002, ISBN 3-499-16512-0
  • George E. Lewis: A Power Stronger Than Itself - The AACM and American Experimental Music, The University of Chicago Press, 2010

Eksteraj ligiloj redakti