En demonologio Astaroto (dirita ankaŭ Ashtaroto, Astarot kaj Asteroth) estas, en la kristana literaturo, princo de la Infero. Li havas kvar asistantojn:

Sigililo de Astaroto.
Astaroto tirita el la Infera Vortaro.

Priskribo redakti

En la Infera Vortaro, Astaroto estas prezentita kiel nuda viro kun du flugilaj paroj kaj drakaj piedoj. Surkape li portas kronon, mantenas serpenton kaj rajdas luponhundon.

Funkcio redakti

La figuro, tamen, de Astaroto kiel demono ne estas bone difinita.

Laŭ demonologoj Astaroto estas demono de la “plejelstara hierarkio”, kiu delogas altirante al pigreco kaj vantemo. Kaj lia kontraŭuloj estas Sankta Bartolomeo kiu protektas la homojn kontraŭ liaj tentoj. [1]

  • Laŭ aliaj li disvastigas matematikajn sciencojn kaj kapablas igi nevideblaj homojn kaj ilin gvidi al kaŝitaj trezoroj kaj respondi al ĉiuj demandoj.
  • Iuj demonologoj subtenas ke li, laŭ diversaj okazaĵoj, en la aŭgusta monato atakas la virojn plej fortajn.
  • Laŭ la spirita satanismo, Astaroto estas nepo de Belzebubo kaj, foje, estis identigita kun la diino de la fekundeco kaj kun aliaj dioj kiel Enlil kaj Enki Ea. Li kun Belzebubo kaj Satano faras, por spirita satanismo, triadon kiel indikate ankaŭ de la punktetoj ĉe la dekstra flanko de ilia sigelilo…

Astaroto en la amasfenomenoj redakti

  • En al numero 146 de Dylan Dog, Ghost Hotel, Astaroto estas la nomo de seria murdisto ĉar li allasis la signon de la sango kiel "signaturon de Astaroto".

Pandaemonium (filmo), Astaroto estrege ludas en la kastelo de la imperiestro.

Ne ĉiam tamen li ludas demone…

Aliaj projektoj redakti

KOMUNA prezentas ilustraĵojn pri Astaroto: [1]

Notoj redakti

  1. Vidu legendon de Sebastian Michaelis.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti