La asteraloj (latine Asterales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 10 familiojn, pli ol 2000 genrojn kaj ĉirkaŭ 35 700 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas astero[3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Asteraloj

Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

kampanuledoj Campanulidae

Ordo: asteraloj Asterales
Link [1]
astero Aster
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
alpa astero (Aster alpinus)

Ĝi inkludas la grandan biologian familion asteracoj konatan pro komponigitaj, multpetalaj floroj en floraroj, kaj 9 familiojn rilatajn al asteracoj.

La ordo estas "kosmopolita", do plantoj troviĝas tra la plejparto de la mondo inkluzive dezerto kaj malvarmega zonoj, kaj inkluzivas plejparte herbecajn speciojn, kvankam malgranda nombro da arboj (ekzemple la specio Lobelia deckenii kaj la genro Dendrosenecio) kaj arbustoj ankaŭ estas parto de ĝi.

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (28 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

Referencoj redakti