Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj

Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj estas bildstria libro pri aventuroj de Asteriks kaj liaj amikoj en la olimpiaj ludoj. La originala verko de René Goscinny kaj Albert Uderzo (desegnaĵoj) aperis en la franca en 1968. Tradukis J.-F. Cousineau kaj P. Lagrange.

Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj
Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj
Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj
Aŭtoro René Goscinny
Eldonjaro 1996
Urbo Zagreb
Eldoninto Izvori
Paĝoj 48
ISBN 9536157497
vdr

Titolo de la libro

Aludo al la nuntempo redakti

 
emblemo de la Somera Olimpiko 1968 en Meksiko, kie internacie ekfamiĝis la bildstria kajero

La franca originalo aperis en februaro 1968, dum ĵus aktivis la Vintra Olimpiko 1968, kaj internacie ekdisvastiĝis dum la Somera Olimpiko 1968 duonjaron pli poste en Meksiko. Baza temo de la volumo estas, ĉu estas permesate en olimpiaj ludoj uzi la mirindan eliksiron de la samvilaĝanoj de Asteriks, kiu donas superhomajn fortojn, aŭ ĉu tio konsiderendus maljusta dopado. Kompreneblas ke la sekreta trezoro de la gaŭloj ne permesatas ĉi-tie. Tre saĝas la inteligenta malgranda gaŭlo, kiu permesas ke aliaj sportistoj ŝtelu la kaldronon de la mirinda eliksiro, sed enmiksigis plian substancon kiu poste blue kolorigas la langojn de tiuj kiuj kontraŭregule dopis sin: la temo de dopado en olimpiaj ludoj kaj kiel eblas pruvi la kontraŭleĝan dopadon en la jaro 2024 estas same aktuala kiel en la fikcia antikva epoko de Asteriks!

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti