Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj (filmo)

Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj (originala titolo france Astérix aux Jeux Olympiques) estas la entute tria ne-animacia filma adapto de la komiksa serio pri la gaŭlo Asteriks kaj siaj amikoj, do prezentas homajn aktorojn, kiuj ludas la rolon de la origine desegnitaj figuroj (dua, ne-animacia filma adapto el la serio estis la filmo Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra). La filmo enhave baziĝas je la samnoma komikso Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj de René Goscinny kaj Albert Uderzo el la jaro 1972, kiu ankaŭ publikiĝis en Esperanto, sed en iuj lokoj ankaŭ tre diferencas de la komiksa enhavo. Budĝeto de pli-malpli 78 milionoj da eŭroj igis ĝin unu el la plej multekostaj produktaĵoj en la ĝistiama historio de la eŭopa kino. La filmado okazis interalie en Hispanio kaj Maroko.

Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj
filmo
Originala titolo Astérix aux Jeux Olympiques
Produktadlando  Francio,  Germanio,  Hispanio
Originala lingvo franca
Kina aperdato 2008
Daŭro 120 minutoj
Ĝenro komedia filmo, filma adapto de bildlibro
Kameraado Aline Bonetto, Thierry Arbogast
Buĝeto 78 milionoj da €
Reĝisoro(j) Thomas Langmann,
Frédéric Forestier
Produktisto(j) Thomas Langmann
Scenaro Thierry Arbogast • Olivier Dazat • Thomas Langmann • Alexandre Charlot • Franck Magnier
Filmita en Hispanio • Almerio
Loko de rakonto Antikva Grekio
Muziko de Frédéric Talgorn
Ĉefrolantoj vidu maldekstre
Produktinta firmao Pathé
IMDb
vdr

La filmo logis multajn spektantojn en la kinejojn kaj estis financa sukceso, kvankam la profesiaj kinaj kritikistoj preskaŭ senescepte tre mallaŭdis ĝin. Pluraj famaj ne-aktoroj havis gastan rolon, ekzemple Michael Schumacher, Jean Todt, Zinedine Zidane, Tony Parker kaj Amélie Mauresmo.

Ĉefrolantoj redakti

Enhavo redakti

En la antikva Grekio de la 1-a jarcento antaŭ Kristo la gaŭla poeto Romantiks enamiĝas al la greka princino Irina. Unue li sendas al ŝi siajn poemojn, kiuj tre ravas ŝin, tiel ke ŝi atendas lian alvenon por edziniĝi al li. Kiam tamen la juna gaŭlo alvenas, ne estas permesita en la palacon fare de la gardistoj, kaj sekve kamuflite kiel servisto enŝteliĝas, li konstatas ke la patro de Irino havas aliajn planojn: Li volas edzinigi sian filinon al Marko Bruto, la adopta filo de Julio Cezaro, por alianciĝi kun la romianoj kaj plipotencigi sian propran pozicion.

La filino tamen konvinkas lin, ke la venkanto de la olimpiaj ludoj ricevu la rajton edziĝi al ŝi. Tiel do kaj Romantiks kaj Bruto partoprenas la sportajn konkursojn. Asteriks kaj sia amiko Obeliks kune kun la druido Miraklomiks kaj la bardo Malmuziks ankaŭ alvojaĝas el sia gaŭla hejmvilaĝo, por helpi al Romantiks iĝi la venkanto de la olimpiaj ludoj.

Bruto penas manipuli la sportajn eventojn favore al la romianoj ĝenerale, sed aparte favore al sia propra persono. Samtempe lia plano estas mortigi sian adoptan patron Cezaro kaj mem iĝi romia imperiestro. Tiel li de la freneza inventisto Doktormabus (nomata laŭ la fikcia superkrimulo "Doktoro Mabuse", inventita de la verkisto Norbert Jacques) kaj de ties helpisto ricevas plurajn sorĉilojn, por venki en unuopaj olimpiaj disciplinoj kaj por murdi Cezaron. La atencoj tamen ne sukcesas. La gaŭloj siaflanke en la sportaj disciplinoj ankaŭ uzas la magian eliksiron de la druido Miraklomiks, kiu donas superhomajn fortojn, kaj post malkovro de tio Obeliks ne plu rajtas partopreni la sportadon kaj Romantiks sen magia helpo havas problemojn venki la forte trejnitajn romiajn atletojn. Bruto kontraŭe uzas dopan substancon ne pruveblan fare de la olimpiaj kontrolistoj.

Pro tio, ke Bruto pli ol evidente trompas kaj krome subaĉetas la arbitraciulojn, la olimpiaj ludoj tamen iĝas groteska evento. Post kiam Asteriks konvinkis la romian imperiestron Cezaro, kiajn mokojn rikoltus Romio tiom evidente false gajni la ludojn, la imperiestro ofertas al al publiko, ke konkurso de armeaj ĉaroj estu la fina, decida disciplino de la konkursaro. Bruto sekve rabas la gaŭlan druidon por devigi lin prepari kaj doni la magian eliksiron, sed Asteriks kaj Obeliks sukcesas liberigi la druidon, kaj forĝiĝas plano por tamen malebligi la venkon de Bruto.

Dum la ĉara konkurso, Bruto donas la gaŭlan magian eliksiron al siaj ĉaraj ĉevaloj, kaj venkas antaŭ Romantiks kaj la rapida ĝermano Ŝumiks (Michael Schumacher). Sed ĉar la druido Miraklomiks miksis bluan inkon en la eliksiron, la ĉevalaj langoj farbiĝis blue kaj eblas pruvi la trompon de Bruto. La romiano senespere tamen provas tamen murdi Cezaron, sed ankaŭ tiu murdoprovo malsukcesas, kaj la gaŭlo Romantiks estas deklarita oficiala venkanto de la ĉara konkurso kaj sekve de la olimpiaj ludoj. Li do rajtas edziĝi kun Irina, kaj granda nupta festo finas la filmon.