Astronomia horloĝo de Brno

Astronomia horloĝo de Brno (ĉeĥe Brněnský orloj) estas nigra ŝtona monumento en Brno, Ĉeĥio. Ĝi situas je Placo de Libereco, je la plej fama loko en Brno. La monumento estis proponita de Oldřich Rujbr kaj Petr Kameník. Kvankam la monumento estas publike konata kiel astronomia horloĝo, temas nur pri horloĝo. Konstruado de horloĝo daŭris tri jarojn, kosto estis proksimume 12 milionoj da ĉeĥaj kronoj[1]. La monumento estis oficiale prezentita je la 18-a de septembro 2010[2] kaj simbolas konflikton, venkon kaj kuraĝon de urbo Brno kontraŭ sveda armeo en la jaro 1645. Ĉiutage je la 11-a horo oni povas kapti el unu el kvar truoj unu globeton, kiu simbolas defendon kaj pacon. La kugletoj estas vitraj kun ruĝa kaj blanka linietoj. Antaŭ Kristnasko eblas kapti ĉiam en plena horo de la dekunua horo ĝis la dudektria horo specialan kristnaskan globeton[3]. Je la 20-a de julio 2012 eblis kapti verdan globeton en plena horo ankaŭ de la dekunua horo ĝis la dudektria horo – tiuj simbolis 190 jarojn de naskiĝo de Johann Gregor Mendel[4].

Astronomia horloĝo de Brno
horloĝa mekanismo • skulptaĵo [+]

LandoĈeĥio
SituoBrno
- koordinatoj49° 11′ 41″ N, 16° 36′ 31″ O (mapo)49.19471116.608616Koordinatoj: 49° 11′ 41″ N, 16° 36′ 31″ O (mapo)

Astronomia horloĝo de Brno (Brno)
Astronomia horloĝo de Brno (Brno)
DEC
Astronomia horloĝo de Brno
Astronomia horloĝo de Brno
Lokigo de Brno en Ĉeĥio
Map
Astronomia horloĝo de Brno
Vikimedia Komunejo:  Brněnský orloj [+]
vdr

Referencoj redakti