Atari Punka Konzolo

Atari Punka Konzolo (angle Atari Punk Console) estas simpla, elektronika sintezilo. Ĝi estas kreita de Forrest M. Mims III kaj publikigita en Engineer's Notebook: Integrated Circuit Applications (Inĝeniera Kajero: Aplikado de Integraj Cirkvitoj) en 1980 kaj Engineer's Mini-Notebook: 555 Circuits (Inĝeniera Kajereto: 555aj Cirkvitoj) en 1984 [1]. Kaustic Machines donis al ĝi la nomon "Atari Punka Konzolo"[1] pro la simileco de ĝia ortangul-onda sono al la muziko de videoludoj el la 1980aj jaroj ekzemple tiuj por la Atari 2600.

Atari Punka Konsolo konstruita de konsistigaĵ-pakaĵo.
Cirkvit-diagramo por Atari Punka Konzolo uzante du 555 ICoj.

La cirkvito konsistas de du 555 tempumilaj integraj cirkvitoj (aŭ unu 556 ICo). Unu tempumilo funkcias kiel sonoscilo kaj kondukas la duan tempumilon, kiu funkcias kiel monostabila multvibrilo[1]. La cirkvito tiel emisias ortangulajn ondpulsojn[1]. La larĝecon de la ondpulsoj oni ŝanĝas per unu rezistilo varia, kaj la frekvenco per alia[1]. Ofte estas tria rezistilo varia por ŝanĝi laŭtecon.

La cirkvito malmultekostas, kaj oni ofte konstruas ĝin mem, aŭ de individuaj elektronikaj konsistigaĵoj aŭ de konsistigaĵ-pakaĵo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti