Atemojo (Annona × atemoya) estas (hibrido) el du anonaj specioj – sukerpomo (Annona squamosa) kaj ĉerimolio (Annona cherimola) – kiuj originas el la sudamerika tropikoj. La atemoja frukto estas korforma aŭ ronda kaj havas helversdan ŝelon. La kruciĝon faris en 1908 P. J. Wester .

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Atemojo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Magnoliales
Familio: anonacoj Annonaceae
Genro: Sponidias
Specio: atemojo (hibrido)
“Annona × atemoya
Mabb.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La atemoja arbo tre similas al la ĉerimolia arbo. Tiu rapide kreskanta folifalanta arbo atinmgas alton de 7,5 ĝis 9 metroj. De la pendantaj branĉoj la mmalsupraj atingas la grundsurfacon. La alterne starantaj folioj estas ĝis 15 cm longaj. La ledra foliplato estas elipta kaj iomete hareca kiel tiu de ĉerimolio.

La floroj havas longajn tigojn kaj estas flavaj kaj 6 cm longaj kaj 4 ĝis 5 cm larĝaj.

La frukto estas ĝis 10 cm longa kaj havas diametron de 9,5 cm, konus- aŭ korformaj. La fruktoj pezas ĝis 2,25 kg kej estas mature hele blu-verdas aŭ pize verdaj kaj iomete flavaj inter la areoloj. La fruktŝelo estas ĉ. 3 mm dika. La odoranta fruktkarno estas neĝe blankakaj havas fajnan strukturon. La fruktoj enhavas malpli da semoj ol tiuj de la sukerpomo. La fruktkarno gustas dolĉe kaj iomete acide. Ĝi similas tiun de ĉerimolio. La malmolaj glataj semoj estas malhelbrunaj kaj havas longecon de 2 cm kaj diametron de 8 mm.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti