Atereto (hebree עטרת [atEret]) estas vilaĝo, Israela kolonio en Cisjordanio, en sudo de la Samaria altlando. Ĝi estis fondita en aŭgusto 1981 (18-an de abo 5741 laŭ la hebrea kalendaro). Loĝantaro de Atereto konsistas el proksimume 100 familioj, pli ol 800 homoj[2].

Atereto
עטרת
vilaĝo
Jeŝivo «Kinor David» (Violono de Davido aŭ Harpo de Davido)
Jeŝivo «Kinor David» (Violono de DavidoHarpo de Davido)
Jeŝivo «Kinor David» (Violono de DavidoHarpo de Davido)
Israela kolonio
Devizo: Varma domo sur montopinto
(‏בית חם בראש ההר)
Administrado
Lando IsraeloIsraelo
Regiono Samario
Mikroregiono Binjamino
Departemento Mate Binjamino
Distrikto Judeo kaj Samario
Fondita 1981
Poŝtkodo 7193900
Telefonkodo +972
Retpaĝaro www.ateretnet.net (hebree)
Demografio
Loĝantaro 894  (2016)[1]
Geografio
Geografia situo 32° 0′ N, 35° 11′ O (mapo)31.99972222222235.176666666667Koordinatoj: 32° 0′ N, 35° 11′ O (mapo)
Alto 762 m
Areo 0,6 km² (60 ha)
- Tera areo 0,6 km² (60 ha) (100%)
- Akva areo 0 km² (0 ha) (0%)
Horzono UTC+2/UTC+3 (somere)
Atereto (Israelo)
Atereto (Israelo)
DEC
Atereto
Atereto
Situo de Atereto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ateret [+]
vdr

Nomo redakti

La originala nomo de la vilaĝo estis Neve Cuf Bet (la dua Neve Cuf) laŭ la nomo de la plej proksima vilaĝo — Neve Cufo. Poste la vilaĝo estis nomita Ateret (krono, diademo); tiu nomo sonas simile al la nomo de la antikva hebrea setlejo Atarot, kiu situis proksime. Krome, apud Atereto situas araba vilaĝo Atra, kies nomo devenas de la sama antikva setlejo.

Geografio redakti

 
Vido el Atereto al la montoj de Samario

Atereto situas sur la okcidenta rando de la kresto de Samario, ĉe ĝia plej alta punkto. Dum bona vetero oni povas vidi de Atereto tutan israelan marbordon de Hadero ĝis Aŝkelono. Distanco al proksimaj urboj: Modiino - 32 km, Tel-Avivo - 40 km, Jerusalemo - 42 km[2]. Atereto situas ĉe ŝoseo numero 465.

Proksime al la Ateret situas vilaĝoj:

Referencoj redakti

  1. CSB Israel
  2. 2,0 2,1 Ateret (hebree). La oficiala retejo de la regiona konsilio de Mate Binjamin. Arkivita el la originalo je 2016-07-01. Alirita 2016-07-25.