Aterinoformaj, konataj ankaŭ kiel arĝentoflankuloj, estas ordo de aktinopterigaj fiŝoj kiuj inkludas la malnovmondajn arĝentoflankulojn kaj kelkajn malpli konatajn familiojn, kiaj la nekutimaj Falostetedoj. Ili troviĝas tutmonde en tropikaj kaj moderklimataj maraj kaj nemaraj medioj.[1]

Aspekto redakti

Aterinoformaj esta ĝenerale longecaj kaj arĝentecaj laŭkolore, kvakam ekzistas esceptoj. Ili estas tipe malgrandaj fiŝoj, kaj la plej granda estas la Kalifornia aterinopo, kun totala longo de 44 cm, kaj la plej malgrandaj specioj, kiaj la Bangkoka logofiŝo, kun nur 2 cm ĉe longo de plenkreskuloj.[1]

Membroj de tiu ordo kutime havas du dorsajn naĝilojn, el kiuj la unua kun flekseblaj spinoj, kaj anusa naĝilo kun unu spino ĉe la fronto.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Allen, Gerald R.. (1998) Paxton, J.R. & Eschmeyer, W.N.: Encyclopedia of Fishes. San Diego: Academic Press, p. 153–156. ISBN 0-12-547665-5.