Atlanteano (Atlantean) estas fikcilingvo kreita de Marc Okrand por la filmo Atlantis: The Lost Empire de Walt Disney Pictures en 2001. Okrand inventis la lingvon sur indo-eŭropa bazo. La aŭtoro kreis 29-literan alfabeton, kiu elvokas malsamajn skribsistemojn. La fonetiko estas simpla kaj influita de la angla por ke la aktoroj facile lernu la prononcon.

Atlanteano
La skribo
La skribo
fikcilingvokonstruita lingvo
Parolata en Atlantido
Parolantoj Atlantoj
Kreinto Marc Okrand
Dato 2001
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sen valoro
Angla nomo Atlantean
Franca nomo atlante
vdr

Detaloj de gramatiko estas ŝirmitaj de kopirajto, sed per analizo de specimenoj, oni komprenis kelkajn karakterojn. Atlanteano havas SOV sintakson. La adjektivoj sekvas la substantivojn kaj la adverboj sekvas la verbojn. Atlanteano havas postpozicioj anstataŭ prepozicioj. Estas tri verbaj tempoj: prezenco, perfekto kaj futuro. Imperativo estas formita de simpla radiko en singularo kaj de sufikso -yoakh en pluralo. Substantivoj estas markitaj de pluralo per la sufikso -en. Estas tri kazoj por la substantivoj: nominativo (-0), akuzativo (-tem) kaj vokativo (-toap). Eble ankaŭ estas genitivo (-uhg), kiel en AHD-luhn-tih-suhg, "de Atlantiso", kvankam oni povas rigardi tion kiel adjektivo, simile al -a de Esperanto. Eble estas ila kazo (-esh). La kazoj, ekscepte nominativo, ne havas pluralon. Eble kelkaj substantivoj, kiel TAH-mar, "leĝo", estas neŝanĝeblaj. Pronomoj havas nominativon (-0), akuzativon (-it), genitivon (-ihn) kaj dativon (-ihb).

Ekzemploj (transskribita en latina alfabeto):

  • TAHB-toap LOO-den NEH-bet kwahm GEH-soo BOH-geh-kem deg YAH-seh-ken GEH-soo-goan-tokh. ("Patro, tiuj homoj povas helpi nin").
  • GWEES DOH-sep-tem SOH-bin kwahm AH-lih-teh-kem. ("Ni ne bezonas ilian helpon")