La Atlantika petrelo (Pterodroma incerta) estas birdospecio de la genro de burdopetreloj endemia de Suda Atlantika Oceano. Ĝi reproduktiĝas en enormaj kolonioj de Tristan da Cunha kaj de Insulo Gough, kaj poste disiĝas mare el Brazilo al Namibio, kun plej vidaĵoj mare okcidente de la reproduktejaj insuloj, kaj laŭlonge de la subtropika konverĝo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Atlantika petrelo
Atlantika petrelo
Atlantika petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma incerta
(Schlegel, 1863)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio manĝas ĉefe kalmarojn, kio enhavas 87% el ties dieto laŭ kelkaj studoj; ili manĝas ankaŭ torĉofiŝoj (nome Miktofedoj) ĉar ili ascendas al surfaco nokte, same kiel krustulojn.

Kvankam la specio ekzistas en grandaj nombroj, nome la tutmonda populacio estis ĉirkaŭkalkulata je 5 milionoj da birdoj, la specio estis listita kiel Endanĝerita fare de la IUCN. La specio estas limigita al nu du reproduktejaj insuloj kaj malpliiĝis historie pro ekspluatado por manĝo, kaj nune oni supozas, ke ĝi estas minacata de enmetitaj hejmmusoj, kiuj atakas idojn, kio kondukas al malalta reprodukta sukceso.

Ĝi estis iam klasita kiel Vundebla specio fare de la IUCN.[1] Sed novaj studoj montris la drastan efikon de la predado fare de musoj. Sekve la specio estis suprenlistita al Endanĝerita statuso en 2008.[2]

Notoj redakti

  1. BLI (2007)
  2. BLI (2008a,b)

Referencoj redakti