La AtlassilvioTristrama silvio (Sylvia deserticola) estas komuna kaj disvastigata specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Atlassilvio
Atlassilvio
Atlassilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. deserticola'
Sylvia deserticola
(Tristram, 1859, suda Alĝerio, Saharo)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ovoj de Cuculus canorus bangsi en nesto de Sylvia deserticola - Muzeo de Tuluzo

Tiu specio estas iom simila al la Barbstria silvio, tio estas griza supre kaj bruna sube kun blanka strio el la bekobazo al la kolflanko kvazaŭ barbo, kio nomigas la alian specion, sed ĉe tiu ĉi ĝi ne estas tiom markata kaj krom la griza koloro en dorso estas ankaŭ pli forta bruna nuanco kaj nigreca makuleto en ŝultroj kiel ĉe aliaj samgenranoj. Krome la diferenco inter la tre bruna brusto kaj la bruneca ventro ne estas tiom markata kiom ĉe la Barbstria kaj eble la plej klara distingilo estas blanka okulringo simila al tiu de la proksima parenco Okulvitra silvio, sufiĉe videbla en la griza kapo iom pli hela en kolflanko kaj nuko.

Tiu palearktisa specio troviĝas en Nordafriko al la Saharo kio nomigas la specion en la latina scienca nomo kie deserticola signifas “loĝanto en dezerto” kaj en Esperanto per aludo al la Atlasa Montaro, nome en Alĝerio, Libio, Maŭritanio, Maroko, Tunizio kaj Okcidenta Saharo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ sekaj arbustaroj.

Referencoj redakti