Atmosfera kemio estas branĉo de atmosfera scienco, en kiu oni studas la kemion de la atmosfero de Tero kaj de aliaj planedoj. Ĝi estas plurfaka esplorkampo, kiu konsistas el ekologio (scienco), fiziko, meteologio, komputila modelado, geologio, vulkanologio kaj aliaj fakoj. Esplorado pli kaj pli rilatas al aliaj fakoj, ekzemple klimatologio.

La konsisto kaj kemio de la atmosfero gravas diverskiale, sed ĉefe pro la interagoj inter la atmosfero kaj vivaĵoj. La konsiston de la atmosfero de Tero ŝanĝis homaj agadoj, kaj iuj tiaj ŝanĝoj estas danĝeraj al homa sano, rikoltoj kaj ekosistemoj. Ekzemploj de problemoj pritraktitaj en atmosfera kemio estas: acida pluvo, fotokemia fumnebulo kaj klimata ŝanĝiĝo. Atmosferaj kemiistoj strebas kompreni la kaŭzojn de tiaj problemoj, akiri teorian komprenon pri ili, testi eblajn solvojn kaj taksi la efikojn de ŝanĝoj en la politiko de registaroj.

Konsisto de la atmosphefo de Tero redakti

Averaĝa konsisto de seka atmosfero, laŭ volumeno
Gaso laŭ NASA
Nitrogeno, N2 78.084%
Oksigeno, O2 20.946%
Argono, Ar 0.934%
Akva vaporo Tre varianta;
tipe ĉirkaŭ 1%
Malĉefaj konsistigaĵoj en ppmv.
Karbona dioksido, CO2 383
Neono, Ne 18.18
Heliumo, He 5.24
Metano, CH4 1.7
Kriptono, Kr 1.14
Hidrogeno, H2 0.55

Notoj: la koncentriteco de CO2 kaj CH4 varias laŭ sezono, loko kaj tempo. ppmv reprezentas partojn en miliono laŭ volumeno.
La meza molekula maso de aero estas 28.97 g/mol.