Atol das Rocas

teritorio de Brazilo

Atol das Rocas estas atolo en la Atlantiko Oceano. Ĝi estas parto de la ŝtato Rio Grande do Norte, Brazilo. Estas de vulkana deveno kaj korala formacio. La ovala atolo estas 3,7 km (2,3 mejlojn) longa kaj 2,5 km (1,6 mejlojn) larĝa. La laguno estas ĝis 6 m (20 ft) profunda kaj havas areon de 7,1 km² (2,7 kv mi). La tera areo de la du insuletoj (Cemitério Insulo, sudokcidenta kaj Farol Cay, nordokcidenta) estas 0,36 km² (89 akreoj). Farol Cay kovras preskaŭ du trionojn de la areo. La plej alta punkto estas sabla monteto en la sudo de la pli granda Farol Cay, kun alto de 6 m (20 ft). Ambaŭ insuletoj estas kreske kovritaj de herboj, arbustoj kaj kelkaj palmoj. Estas kraboj, araneoj, skorpioj, sablopuloj, skaraboj, grandaj blatoj, kaj multa(j) specio(j) de birdoj.

Atol das Rocas

AkvejoAtlantiko

Supermara altecom [+]
Koordinatoj3° 51′ 59″ S, 33° 48′ 7″ U (mapo)-3.8663888888889-33.801944444444Koordinatoj: 3° 51′ 59″ S, 33° 48′ 7″ U (mapo) [+]

Longo3,7 km (2 mi)
Larĝo2,5 km (2 mi)
Areo7,5 km² (750 ha)
- de terlando0,36 km² (36 ha)
Ĉefa insuloIlha do Farol

Loĝantaro0
HorzonoUTC-02:00 [+]

Atol das Rocas (Brazilo)
Atol das Rocas (Brazilo)
DEC
Atol das Rocas
Atol das Rocas
Map
Atol das Rocas
Vikimedia Komunejo:  Rocas Atoll [+]
vdr
Situo

Biogeografio redakti

Biogeografie la atolo estas, kune kun la insulo Fernando de Noronha, parto de tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono, kiu nomiĝas Humidaj arbaroj de Fernando de Noronha-Atolo das Rocas, apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj.

Vidu ankaŭ redakti