Atona asteroido

klaso da asteroidoj

La Atonaj asteroidoj estas klaso da asteroidoj, kiu ŝuldas sian nomon al 2062 Atono, la unua atona asteroido malkovrita (la 7-an de januaro 1976 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin)

Zono de la Atonaj asteroidoj (verde)

Ecoj redakti

Ili havas orbiton, kies granda duonakso estas malpli ol unu astronomia unuo (tio estas: la granda duonakso de la orbito de Tero). Plimulto el la atonaj asteroidoj havas afelion pli grandan ol 1 astronomia unuo kaj do estas terrenkontaj asteroidoj kiuj trairas la orbiton de Tero.

La apohelaj asteroidoj estas subklaso de la atonaj asteroidoj, kun afelio malpli granda ol 1 AU, tio estas, kies orbito estas tute interna al tiu de Tero. En 2010, nur deko da tiaj objektoj estis konata.

La atona asteroido kun plej malgranda konata granda duonakso estas la duopa asteroido 66391 Moshup, kun 0,642 AU. Ĝia granda discentreco (0,688) kondukas ĝin al 0,2 AU (30 milionoj da km) de Suno, internen de la orbito de Merkuro.

La granda duonakso de 2004 JG5 eble estus ankoraŭ pli malgranda, sed tiu-ĉi ne trairas la Merkuran orbiton.

Preskaŭ ĉiuj estas potence danĝeraj asteroidoj. Je la fino de 2004, la asteroido 99942 Apophis ŝajnis minaci alfrapi Teron en 2029. Postaj observoj permesis pliprecizigi ĝian orbiton kaj forpeli tiun minacon (kvankam malgranda ebleco restas por 2036).

Listo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti