Attila Csikós [atila ĉikOŝ] (laŭ hungarlingve kutima nomordo Csikós Attila, naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1942 en Hungario en Ungvár, nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio, mortis la 8-an de februaro 2017 en Budapeŝto) estis hungara arkitekto, dekoraciisto, kostumisto. [1]

Attila Csikós
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1942 (1942-08-05)
en Uĵhorodo
Morto 8-an de februaro 2017 (2017-02-08) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo arkitekto • scenografo • ĉefdekoraciisto • kostumdezajnisto
TTT
Retejo http://csikosattila.com
vdr

Biografio redakti

Attila Csikós jam inter 1958-1960 estis dekoraciisto en amatora trupo en Budapeŝto, poste en malgrandaj teatrejoj. Inter 1965-1975 li estis vicdekoraciisto de Festivalo de Bayreuth. Li akiris diplomon en Industriarta Artlernejo en 1967. Ekde la sekva jaro li estis dekoraciisto ĝis 1979 en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Lia unua memstara dekoracia tasko estis Giuseppe Verdi: Il Trovatore. En la sekvaj jaroj li laboris en aliaj teatroj, ekzemple en Nacia Teatro (Budapeŝto), Teatro Madách, Teatro Erkel, krome li laboris ankaŭ eksterlande. Li ricevis premion Kossuth en 2001, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Li estis nomumita eterna membro de la Budapeŝta Operejo en 2013.

Elektitaj dekoraciaj laboroj en teatroj redakti

Elektitaj dekoraciaj laboroj en filmoj redakti

  • Az úr a pokolban is úr (1970) en Hungara Televizio
  • Bánk bán (Banuso Bánk; televizia versio) (1986)
  • Bánk bán (Banuso Bánk; filma versio) (2002)

Fontoj redakti