Attila Grandpierre

Attila Grandpierre [grandpier], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grandpierre Atilla estas hungara fizikisto, astronomo, (astrofizikisto), ŝlagrokantisto, verkisto, memlernita-amatora historiisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Endre Grandpierre K..

Attila Grandpierre
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1951 (1951-07-04) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Endre Grandpierre K. vd
Profesio
Okupo antropologo • fizikisto vd
Aktiva dum 1975– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Attila Grandpierre[1] naskiĝis la 4-an de julio 1951 en Budapeŝto.

Attila Grandpierre
Attila Grandpierre en 1981
Attila Grandpierre dum koncerto kantas
Attila Grandpierre dum koncerto en 2011
Attila Grandpierre en 2011 kun la muzikistaj kolegoj, li estas dekstre la tria

Biografio redakti

Attila Grandpierre akiris fizikistan-astronomian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1974, post 3 jaroj li samloke doktoriĝis (Ph.D.). Li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1984. Li longe laboris en astronomia akademia esplora instituto. En 2011 li instruis duonjaron en Ĉapmana Universitato. Liaj ĉefaj esploraj interesoj estas origino de la suna aktiveco, la vivanta aŭ senviva naturo de la suno, la vivanta naturo de la universo, konekto de muziko kaj fiziko en la astronomio. Li prezentis, ke la stela fluo estas eksploda, ke la tajda potenco de la planedoj kaŭzas nuklean nestabilecon en la suno, ke la erupcioj komenciĝas de la stela kerno, kaj ke la suno kaj la universo estas viva naturo.

Nekredeble, sed alia vizaĝo de tiu persono estis kiel ŝlagromuzikisto ekde 1975. Lia muzikstilo ne plaĉis al la kompetentuloj, ofte li estis molestata de policanoj (memoru: tiam estis socialismo).

Li okupiĝis ankaŭ historioj de la praaj eŭraziaj popoloj. Li ricevis premion en 2012.

Lia disertaĵo redakti

  • A flérjelenség konvekciós értelmezése (1983)

Lia plej menciinda filma rolo redakti

  • Kutya éji dala (1983, astronomo)

Elektitaj libroj redakti

  • A mindenség őrjítő varázsa - agyrakéták - a Vágtázó Halottkémek szövegeivel/ Tudati utazás jelentágulás a semmi a valami és a végtelen körvonalaitól befelé (1994)
  • Emeletes mesehajó - Eleven versfa/Elmeutazás a csillagerőhöz. A Vágtázó Halottkémek szövegeivel (2000)
  • Az élő Világegyetem könyve (2002)
  • Atilla és a hunok (kun Endre Grandpierre K., 2006)
  • Astronomy and Civilization in the New Enlightenment (2011)
  • Héliosz. A Nap és az élet új nézőpontból (2015)
  • Ősi Magyarország - A Kárpát-medence és a Selyemút népeinek felemelkedése (2019)

Fontoj redakti

Referencoj redakti