Audrius

vira persona nomo

Audrius estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la litova vorto audra (en traduko "ŝtormo")[1]. La virinaj formoj estas Audronė kaj Audra.

Audrius
vira persona nomo
Informoj
Originala nomo Audrius
vdr

Konatuloj kun tiu persona nomo redakti

  • Audrius Bakaveckas (naskiĝis en 1968), profesoro, fakulo pri administra juro, juĝisto de la supera administra juĝejo de Litovio
  • Audrius Kšanavičius (naskiĝis en 1977), futbalisto
  • Audrius Liaudanskas (naskiĝis en 1959), litova skulptisto, kreis interalie la statuon de la ĉiujara litova kina premio Sidabrinė gervė ("arĝenta gruo")

Notoj redakti

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 75