August DUPRÉ (1835-1907) estis germandevena angla toksologo kaj kemiisto, ano de la "Amiko de la Reĝa Societo", kaj pli juna frato de Friedrich Wilhelm Dupré (1834-1908). Li estis filo de Frédéric Jacques Dupré (1796-1877) kaj Jeannette Auguste Florentine Schäfer (1801-1835). Lia familio estis franc-devena, sed ĉar ili estis hugenotoj, ili elmigris al la Protestanta Germanio post rifuzi la Edikton de Nantes. La familio establiĝis en la Palatinato kie, post multaj generacioj, la du kemiistaj fratoj naskiĝis. Aŭgusto Dupré estis profesoro pri toksologio en la Medicina Lernejo de la Hospitalo Westminster inter 1864-1897.

August Dupré
(1835-1907)
"Traktaĵo pri la origino, naturo, kaj variaĵoj da Vino: estante kompleta gvidlibro pri vinokulturo kaj enologio”, verko eldonita de August Dupré kaj Johann Ludwig Wilhelm Thudichum (1829-1901) en 1872.
"Traktaĵo pri la origino, naturo, kaj variaĵoj da Vino: estante kompleta gvidlibro pri vinokulturo kaj enologio”, verko eldonita de August Dupré kaj Johann Ludwig Wilhelm Thudichum (1829-1901) en 1872.
Persona informo
Naskiĝo 6-a de septembro 1835
en Majenco, Germana regno
Morto 15-a de julio 1907
en Edcombe, Sutton, Surrey, Anglio
Lingvoj angla vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Gießen
Profesio
Okupo kemiisto • toksologo • sciencisto • universitata instruisto vd
Laborkampo kemioanaliza kemiotoksologio • kemia analizo • manĝokemio • food analysis • food contaminant • alkoholspiritaĵo • vino vd
Aktiva en Gießen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lia patro translokiĝis al Londono en 1843, li loĝis en Warrington kaj revenis al Giessen en 1845. Li studis en lernejo en Giessen kaj Darmstadt.

Dupré eniris la Universitaton de Giessen en 1852, en aĝo de 17 jaroj, li, kun sia frato Friedrich Wilhelm (mortinta 1908), kie ili studis kemion sub Justus von Liebig kaj Heinrich Will (1812-1890).

En 1854 la fratoj iris al la Universitato de Heidelbergo, kie ili daŭrigis siajn kemiajn studojn kun Robert Bunsen kaj Gustav Kirchhoff. Aŭgusto doktoriĝis en Hajdelbergo en 1855, kaj ili ambaŭ translokiĝis al Londono, kie li funkciis kiel asistanto de William Odling (1829-1921), tiama elmontranto de Praktika Kemio en la medicina fakultato de la Hospitalo Guy.

Friedrich dume fariĝis profesoro pri kemio kaj toksologio en medicina fakultato de la Hospitalo Westminster. En 1863 Aŭgusto sukcedis al Friedrich en la posteno, kiun li tenis ĝis 1897. En 1866 li fariĝis brita civitano nacianigita.

Ekde 1874 ĝis 1901 li estis profesoro pri toksologio ĉe la Londona Medicina Lernejo por Virinoj, kaj inter 1873-1901 li estis publika analizisto de la urbo Westminster.

Dupré estis elektita membro de la Kemia Societo en 1860, kaj servis en ĝia konsilio (1871–5). Li estis prezidanto de la Societo de Publikaj Analizistoj (1877–1878). En 1877, li estis origina membro de la Instituto pri Kemio, kaj pli malfrue membro de ĝiaj unuaj kaj kvar konsilioj.

Li estis originala membro de la Societo de la Kemia Industrio, servante en la konsilio (1894–1897). Li estis elektita ano de la Reĝa Societo la 3an de junio 1875.

Dupré mortis en sia hejmo, Monto Edgcumbe, Sutton, Surrey, la 15an de julio 1907, kaj estis entombigita en Benhilton, Sutton.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti