Auguste Broise

franca esperantisto

Auguste BROISE (naskiĝis en 1901 - mortis la 12-an de julio 1974 en Nonancourt, Francio) estis franca inĝeniero kaj direktoro de la Sekcio pri la Teknika Vortaro de la Akademio de Esperanto kaj de la Terminologia Centro de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE).

Auguste Broise
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1901 (1901-01-01)
Morto 1-an de januaro 1974 (1974-01-01) (73-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Broise estis fervora verkinto de teknikaj vortaroj kaj nelacigebla kunlaboranto en la esperantista laborrondo terminologia. Ĉiam klopodante pliriĉigi la teknikan vortotrezoron, li distingiĝis pro sia agemo, sagaco kaj kritikemo. Pro tio li estis bonega kontrolanto de terminaraj malnetoj.

La anonima vortareto eŭska (vaska) - Esperanto kun ĉ. 2000 radikoj, kiun la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno pro dediĉo atribuas al li, ĝis hodiaŭ restis la sola tiuspeca. Ĉu la atribuo tamen estas ĝusta, restas konfirminda. Broise ankaŭ estis kunlaboranto por la Plena Ilustrita Vortaro (1970) en la fako "konstruteknikoj".

Verkoj redakti

  • s.j. (1930): Vortareto vaska-Esperanta
  • 1953: Matematika slanga terminaro (1953)
  • 1957: Teknika leksikono pri vojo (1957)
  • 1964: Vortareto pri ĝenerala lingvistiko (1964)
  • s.j. (1970): Glossary of higway engineering terms
  • 1985 (postmorte): Komputada baza terminaro (kun Gerhard Kalckhoff kaj Anthony C. Pick)

Eksteraj ligiloj redakti