Augustin Matata Ponyo

politikisto de Demokratia Respubliko Kongo

Augustin Matata Ponyo Mapon (5a de junio 1964) estas Konga politikisto kiu estis ĉefministro de la Demokratia Respubliko Kongo de aprilo 2012 ĝis novembro 2016.[1] Antaŭe li estis ministro pri financoj de februaro 2010 ĝis aprilo 2012;[2][3] kiel ĉefministro, li respondecis ankaŭ pri la financa ministerio.

Augustin Matata Ponyo
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1964 (1964-06-05) (59-jaraĝa)
en Provinco Maniemo
Ŝtataneco Demokratia Respubliko Kongo vd
Alma mater Universitato de Kinŝaso vd
Partio Partio Popola por Rekonstruado kaj Demokratio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis nomumita kiel Ĉefministro fare de la Prezidento Joseph Kabila la 18-an de aprilo 2012.[4]

Li havas 5 gefilojn.

La 25an de oktobro 2021 Matata Ponyo devis esti juĝita en la Konstitucia Tribunalo pro defraŭdo de publikaj financoj en la kazo Bukanga Lonzo.[5]

La 15-an de novembro 2021, juĝisto de la Konstitucia Tribunalo anoncis, ke la Konstitucia Tribunalo deklaris sin nekompetenta por juĝi Augustin Matata Ponyo kaj la aliajn du akuzitojn. Tial, la kazo nun estas fermita en ĉi tiu jurisdikcio.

Referencoj redakti

  1. CIA World Leaders, Democratic Republic of the Congo. Arkivita el la originalo je 2009-05-06. Alirita 2014-07-05.
  2. "DR Congo Finance Minister Augustin Ponyo to be new PM", BBC News, 2010-04-19. Kontrolita 2012-04-19.
  3. "Joseph Kabila Reshuffles Government", congonewsagency.com, 2010-02-21. Kontrolita 2012-02-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 2014-07-05.
  4. "Congo president names finance minister to PM job", Associated Press, 19a Aprilo 2012.
  5. RDC : le procès de Matata Ponyo s’ouvrira le 25 octobre, Jeune Afrique, 13 sep. 2021.