Augusto Monterroso

Augusto MONTERROSO (21-a de decembro 1921 - 7-a de februaro 2003) estis gvatemala verkisto.

Augusto Monterroso
Persona informo
Naskonomo Augusto Monterroso Bonilla
Naskiĝo 21-an de decembro 1921 (1921-12-21)
en Tegucigalpo
Morto 7-an de februaro 2003 (2003-02-07) (81-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana vd
Loĝloko HonduroGvatemaloMeksiko vd
Ŝtataneco HonduroGvatemalo vd
Familio
Edz(in)o Bárbara Jacobs vd
Profesio
Alia nomo Augusto Monterroso • Tito Monterroso vd
Okupo verkistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Tegucigalpo, Honduro, sed estis gvatemala civitano. Li tamen devis ekziliĝi en Meksikon, pro sia opono al la diktatoroj de sia lando kaj al la interveno de la usona registaro. Li forpasis en Meksikurbo, kie li estis loĝinta en 1944. Oni rigardas lin kiel unu el la plej grandaj verkistoj de mallongaj rakontoj fikciaj. Li skribis pri malsimplaj temoj.

Monterroso verkis diversajn librojn, ĉefe el rakontoj. Estas tre fama lia rakonto "La dinosaŭro", eble la plej mallonga el la mondo:

"Cuando despertó, el dinosaurio todavía estaba allí."
("Kiam li* vekiĝis, la dinosaŭro ankoraŭ estis tie." *Oni ne certas pri la subjekto, ĝi povus esti ankaŭ "ĝi" aŭ "ŝi")

Verkoj redakti

  • La oveja negra y demás fábulas (1969) (La nigra ŝafino kaj aliaj fabloj)
  • Movimiento perpetuo (1972) (Ĉiama movado)
  • Lo demás es silencio (romano, 1978) (La resto estas silento)
  • La palabra mágica (1983) (La vorto magia)
  • La letra e: fragmentos de un diario (1987) (La litero e: pecoj el taglibro)
  • La vaca" (esearo , 1998) (La bovino)
  • El eclipse (La eklipso)
  • El Dinosaurio (La dinosaŭro)