Aujantepui, Aujan-tepui aŭ en hispana Auyan-tepuiAuyantepui, kiu en la pemona lingvo signifas la “monto de la diablo”, estas la plej fama kaj vizitata tepui el Venezuelo. Ĝi estas la plej granda tepui el la montoj de Gujanoj kaj estas situanta en la ŝtato Bolivaro.

Aujantepui
La bizara altplataĵo de la Auyan-Tepui
La bizara altplataĵo de la Auyan-Tepui
Auyan-Tepui dum vespera krepusko
Auyan-Tepui dum vespera krepusko
montoTepui
Alteco 2 535 m
Situo Sudoriento de Venezuelo
Montaro Tepui
Areo 700 km² f3
Geografia situo 5° 48′ N, 62° 28′ U (mapo)5.8041666666667-62.4675Koordinatoj: 5° 48′ N, 62° 28′ U (mapo) f4
Aujantepui (Venezuelo)
Aujantepui (Venezuelo)
DEC
Aujantepui
Aujantepui
Situo de Aujantepui
Map
Aujantepui
Speco Tablomonto, Tepui
Aĝo 1,7–2 miliardoj da jaroj
Unua grimpo 1937 de Jimmie Angel, ties edzino kaj Felix Cordona Puig
Mineraloj Roraima-kvarcito
vdr

Ĝi estas giganto inter grandaj altebenaĵoj. Havas alton de 2535 metroj kaj areon de 700 km². Ekde ties pinto falas la akvofalo plej alta el la mondo: nome la Kerepakupai-Vena, plej konata kiel Salto Ángel.

La Aujantepui atingis internacian famon en 1935, kiam la akvofalo Salto Ángel estis vidata akcidente de Jimmy Angel, piloto kiu surteriĝis pronecese sur la pinto per aviadilo.