Grafo Aurél Dessewffy, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dessewffy Aurél estis hungara politikisto, verkisto, juristo, ĵurnalisto, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estis Marcel Dessewffy.

Aurél Dessewffy
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1808 (1808-07-27)
en Michalovce
Morto 9-an de februaro 1842 (1842-02-09) (33-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj antikva grekafrancaitalagermanahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro József Dessewffy vd
Gefratoj Marcel DessewffyEmil Dessewffy vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistojuristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Aurél Dessewffy

Aurél Dessewffy naskiĝis la 27-an de julio 1808 en Hungara reĝlando, en Nagymihály (nuntempa Michalovce en Slovakio). Li mortis la 9-an de februaro 1842 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Aurél Dessewffy - kiel grafido - komence lernis hejme, poste en lernejo en Kassa. Tie li konatiĝis kun Ferenc Kazinczy. En 1825 li akompanis sian patron al parlamento, kiu malfermis la reforman movadon. En la tiutempa hungara ĉefurbo Pozsony li konatiĝis kun kremo de hungaraj politikistoj, ekzemple kun István Széchenyi. En 1827 li iĝis juristo-notario en Pest. En la sekva jaro li ekhavis postenon en Vieno, poste li iris al Buda. En 1836 li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy. Post la inundo en 1838 li fervore helpis la malfeliĉulojn. Baldaŭe la Habsburgoj sendis lin al Anglio kaj Francio. Hejmenveninta en 1841 li akiris periodaĵon, kiun li redaktis, dume li okupiĝis pri politiko, li fondis eĉ partion, kiu agadis kontraŭ Lajos Kossuth.

Verkaro (elekto) redakti

  • Gróf Dessewffy Aurél összes művei (Ĉiuj verkoj de Aurél Dessewffy) 1887
  • diversaj leteroj, paroladoj

Fontoj redakti