Aurél Hencz [henc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hencz Aurél estis hungara oficisto, bibliotekisto, altlerneja instruisto.

Aurél Hencz
Aurél Hencz
Aurél Hencz
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de februaro 1913(nun 1913-02-16)
en Hungario Szakolca (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 14-an de junio 2000
en Hungario Szeged (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo bibliotekistojuristo
vdr

Aurél Hencz[1] naskiĝis la 16-an de februaro 1913 en Szakolca (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Skalica en Slovakio), li mortis la 14-an de junio 2000 en Szeged (Hungario).

Biografio redakti

Aurél Hencz maturiĝis en 1930, poste li studis 2 jarojn en Scienca Universitato Péter Pázmány, pli poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Francisko Jozefo en 1934. Post siaj studoj li estis oficisto en la ŝtata administracio, en 1939 li akiris oficistan diplomon. Post 2 jaroj li estis lerneja inspektoro en Léva (tiutempe hungara urbo), sed post la 2-a mondmilito pro Dekretoj de Benes li iĝis senrajta kaj rifuĝis al Makó. Ankaŭ tie li estis inspektoro, poste ekde 1949 bibliotekisto en Szeged, ekde 1953 jam bibliotekestro. Li apogis la hungaran revolucion, tial en 1958 lia estra statuso ĉesis. Li atingis la instruajn titolojn titulara docento (1969) kaj titulara profesoro (1981), li prelegis en la universitato en Szeged. Li pensiuliĝis en 1984. Intertempe en 1975 li kandidatiĝis, en 1989 li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Lia edzino naskis plurfoje.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A művelődési intézmények és a művelődés-igazgatás fejlődése. 1945-1961. (1962)
  • A falu helye az állam életében a közigazgatás aspektusából. (1900-1944). (1972)
  • A falu helye az állam életében a közigazgatás aspektusából. (1945-1972.) (1973)
  • Törekvések a közszolgálati etika kialakítására - A dualizmus és a két forradalom kora; A Horthy-korszak (1987)

Fontoj redakti

Referencoj redakti