Aurel C. POPOVICI (16-an de oktobro 1863 en Lugoŝ, tiam Aŭstrio-Hungario, hodiaŭ Rumanio9-an de februaro 1917 en Ĝenevo) estis rumana juristo kaj politikisto.

Aurel Popovici
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1863 (1863-10-04)
en Lugoj, Princlando Transilvanio,  Aŭstra imperio
Morto 9-an de februaro 1917 (1917-02-09) (53-jaraĝa)
en Ĝenevo,  Svislando
Tombo St. Nicholas Church
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Graz
Memorigilo Aurel Popovici
Okupo
Okupo politikistoĵurnalistopublikigisto
vdr

Li devenis el la multkultura Banat kaj vizitis lernejon en Kronstadt (Braşov) kaj Belényes (Beiuş). Poste li studis medicinon en Vieno kaj Graz.

Jam frue li ekagadis kontraŭ la hungara hungariga politiko en Transsilvanio, precipe en la protesta skribaĵo de Replică (respondo) el la jaro de 1892. Li — kun aliaj sampensantoj — agadis en rondo, al kiu apartenis eĉ la tronheredonto Franz Ferdinand, kiu apogis tiujn ideojn pri multnacia imperio. En tiu kunteksto proponis li en 1906 la transformon al federacia strukturo, kiu havintus la nomon Vereinigte Staaten von Groß-Österreich (Unuiĝintaj Ŝtatoj de Grand-Aŭstrio). La koncepto entenis establon de 16 aŭtonomajn provincojn, elformitaj laŭ nacieco.

Unu de la plej grava enteno de la koncepto estis la influperdo de Hungario. Pro kontraŭstaro de la hungaroj kaj murdo de la princo, la plano ne havis plu realecon.

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • Aurel Popovici: Die Vereinigten Staaten von Groß-Österreich, Leipzig 1906