Auxerre

komunumo en la departemento Yonne de Francio

Auxerre (prononcu «oser» ([o'sɛːʁ]; latine: AutissiodorumAutessiodorum) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Yonne kaj en la regiono Burgonjo. Ĝi estas la prefektejo de la departemento.

Auxerre
esperante: Aŭsero [1]
komunumo
Bordoj de la rivero Yonne
Blazono
Lando Francio Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Yonne
Arondismento Auxerre ĉefurbo
Kantonoj
Riveroj Yonne, Canal du Nivernais
Koordinatoj 47° 47′ 55″ N 3° 34′ 2″ O / 47.79861 °N, 3.56722 °O / 47.79861; 3.56722 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 217 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 93 m s. m.
Areo 49,95 km² (4 995 ha)
Loĝantaro 34 764 (2018)
Denseco 695,98 loĝ./km²
Urbestro Crescent Marault (2020-2026)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 89000
INSEE 89024
Situo de Auxerre en Francio
Situo de Auxerre en Francio
Situo de Auxerre en Francio
Situo de Auxerre enkadre de Yonne
Situo de Auxerre enkadre de Yonne
Situo de Auxerre enkadre de Yonne
Vikimedia Komunejo: Auxerre
Retpaĝo: www.auxerre.com

La loĝantojn de Auxerre oni nomigas Auxerrois ([oserŭa]). Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 34 778 loĝantoj sur areo de 49,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 696 loĝantoj/km², sed la tuta urba areo havas pli ol 68 000.

La komunumo Vaux kunfandiĝis kun Auxerre en 1972.

Geografio redakti

Auxerre situas sur la du bordoj de la rivero Yonne.


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Klimato redakti

La klimato estas mezvarma, kvankam fridegaj aŭ varmegaj tagoj povas okazi. La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 657 mm. La averaĝa ĉiujara sunumado estas 1757 horoj. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 10,8 °C.

Historio redakti

Sankta Patriko iĝis tie episkopo kaj elektis sian nomon Patricius.

Sankta Amatoro de Auxerre estis episkopo de Auxerre (latine Autissiodorum) en Burgundio de 388 ĝis sia morto la 1-an de majo 418.

Vidindaĵoj redakti

Alveno redakti

  • trajne: haltejo de SNCF
  • aŭtomobile: per aŭtoŝoseo A6

Akvovojoj redakti

En Auxerre komenciĝas la Canal du Nivernais, kanalo kiu ligas la riveron Yonne kun la rivero Luaro (Loire). Kelkaj kilometroj norde estas la eliro de la Burgonja Kanalo (Canal de Bourgogne), kiu iras de Diĵono (Dijon) al la riveroj Saône kaj Rhône kaj ligas la regionon kun la mediteranea maro.

La Canal du Nivernais atingas la riveron Saône en Chalon-sur-Saône ankaŭ per la Flanka Kanalo de la Luaro (Canal latéral à la Loire).

La kanaloj ne plu estas uzataj por komercaj celoj. Ili iĝis ŝatata regiono por turismaj boatoj.

Famuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. laŭ la artikolo "Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio" en retejo de la asocio SAT-Amikaro, la franclingva branĉo de Sennacieca Asocio Tutmonda, arkivigite laŭ stato de julio 2021.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Strato en Auxerre