Avas [avaŝ] estas monto (apartenanta al montaro Bükk), iama vulkano 234 metrojn alta en urbo Miskolc. Nuntempe la nomo signifas ankaŭ la loĝkvartalon, kiu etendiĝas sur la monto. Sur la pinto belvedero aŭ telekomunikada turo troviĝas, kiu estas simbolo de Miskolc.

Avas
Loĝdomoj en Avas
Belvedero de Avas
Avas en 1800
Avas en 1853
Iama kelo, nun restoracio
Aerfoto pri preĝejo
Katolika preĝejo
Poŝto, kie Telekomunikada Spektaklejo troviĝas
Ekumena preĝejo kun gimnazio


Bazaj informoj redakti

  • diferenco inter montopinto kaj nivelo de Miskolc: 114 m
  • poŝtkodo: 3525
  • loĝantaro: proksimume 50000

Historio redakti

La monto estis loĝata jam dum la ŝtonepoko, eĉ tie estis minejo de la tiama homo. Ekde la mezepoko oni kultivis vitojn kaj oni faris kelojn. Tiutempe la montonomo estis "monto Sankta Georgo". Inter 1973-1985 sur la monto nova betona loĝkvartalo konstruiĝis, kiu estas la plej granda en Hungario. Ankaŭ la arbaro neniiĝis, tamen arboreto restis.

Vidindaĵoj redakti