Ave Maria (Florido)

urbo de Florido en Usono
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Ave Maria kaj Projekto Ave Maria.

Ave Maria estas planita, katolika komunumo kaj kolegia urbo nuntempe en evoluo, en konteo Collier, Florido, proksime al Immokalee kaj Naples. Oni celas 20-30 mil loĝantojn kaj eŭropstilan (promeneblan) urbon.

Loka komunumo kaj entreprenaj gvidantoj kunlaboris kun Fondaĵo Ave Maria por konstrui la novan komunumon, kiu, ekde 2006, havas kreskantan Romkatolikan universitaton, la Universitato Ave Maria.

Malantaŭ tiu plano staras la romkatolika miliardulo Tom Monaghan, fondinto de Domino's Pizza en 1960. Lia partnero estas la kompanio Barron Collier.

Ĉar oni ne volas fari abortigojn en la urbo kaj eĉ ne vendi kontraŭkoncipilojn, pornogazetojn, dissendi netaŭgajn televidajn spektaklojn, Monaghan estas kritikita de liberaluloj.

Eksteraj ligiloj redakti