La Avelkapa centropo (Centropus milo) estas specio de centropo. Tiuj estas ofte lokitaj en la birda familio de kukoledoj, sed ŝajne meritas agnoskon kiel propra familio. C. milo estas komuna endemismo de la centraj insuloj de la Salomonoj. Ties natura habitato estas tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montetaroj, ĉefe en la unuaranga kaj duaranga kreskado.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Avelkapa centropo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Centropus
Specio: C. milo
Centropus milo
(Gould, 1856)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi specio estas granda kukoledo kun fortika beko kaj mallongaj flugiloj. La plumaro de la plenkreksuloj estas impresa pro la avelkoloraj kapo (kio nomigas la specion), supra dorso kaj subflankoj, kaj brilnigraj flugiloj, suba ventro kaj vosto. La irizo estas ruĝa kaj la kruroj kaj beko estas malhelgrizaj. Junuloj estas tre diference kolorita, kun la flugiloj kaj la vosto ruĝbrunaj kun nigra striado simila al tiu de la alopatria Fazancentropo, kaj la resto de la plumaro bruna punktita je nigro. La iriso estas brungriza kaj la beko estas dukolora, bruna supre kaj kaj palkorna sube.

En lokaj lingvoj, plenkreskulo kaj junulo estas traktitaj kiel diferencaj tipoj de birdoj kaj ĉiu havas sian propran nomon. Ekzemple, en Toua, Roviana kaj Marova, plenkreskulo estas mozu, nao kaj ao, respektive, dum la nomoj por la junuloj estas sagaza, sengenge kaj chehohu[1].

Notoj redakti

  1. Read & Moseby (2006)

Referencoj redakti