Avenue d'Italie (esperante Avenuo de Italio) estas unu el la ĉefaj komunikaj aksoj de la 13-a arondismento de Parizo. Ĝi iras de Place d'Italie al Porte d'Italie, transirante Rue de Tolbiac. Linio 7 de la Metroo de Parizo havas kvar staciojn laŭlonge de la avenuo.

13 Arond.
Avenue d'Italie
Situo
Arondismento(j) 13-a
Kvartalo(j) Maison-Blanche
Eko Place d'Italie
Fino Porte d'Italie
Morfologio
Longeco 1 294 m
Larĝeco 70 m
Historio
Kreado 1863
Avenue d'Italie (Parizo)
Avenue d'Italie (Parizo)
DEC
vdr

Priskribo redakti

La avenuo estas 1 294 m longa kaj 70 m larĝa. Ĝi prenas sian nomon de la celloko de la vojaĝantoj kiuj kutimis pluiri rekte post Porte d'Italie: tie komenciĝas Nacia vojo 7, liganta Parizon al la itala landlimo.

Avenue d'Italie estas parto de la kvartalo Maison-Blanche, kaj apartigas du tre malsamajn partojn de la 13-a arondismento: kvartalo Butte-aux-Cailles unuflanke, kaj la ĉina kvartalo aliflanke.

Historio redakti

Ĝis la mezo de la 19-a jarcento, la avenuo enhavis nur kelkajn domojn kaj kabaredojn (france guinguettes). Prezoj estis pli malmultekostaj ol en Parizo, ĉar ĝi troviĝis ekster la muro de Ĝeneralaj Farmistoj (impost-kolektistoj).

Avenue d'Italie ricevis sian nunan nomon la 23-an de majo 1863, post la decido de barono Haussmann etendi la parizajn urbolimojn en 1860.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Avenue d'Italie en la angla Vikipedio.