Aveyron

franca departemento

Aveyron (franca elparolo: [aveʁɔ̃], okcitane Avairon [abajru]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi etendiĝas sur 8 735 km2 kaj havis 277 740 loĝantojn en 2013[1]. Ĝi havas 286 komunumojn.

Aveyron
Insigno de Aveyron
Situo de Aveyron
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Okcitanio
Numero 12
Prefektejo Rodez
Subprefektejoj Millau
Villefranche-de-Rouergue
Statistikaĵoj
Loĝantaro 279 649 (2021)
Areo 8 735 km²
Loĝdenso 32 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 23
Komunumaroj 36
Komunumoj 286
vdr

La plej granda parto de ĝia teritorio konsistas el altaj ebenaĵoj tranĉitaj per profundaj interkrutejoj. Tiuj ebenaĵoj nomiĝas tie "Causses".

For de la gravaj industriaj centroj de la lando, la ekonomia vivo de Aveyron precipe dependas de agrikulturo (bredado, cerealoj) kaj kelkaj malgrandaj tradiciaj industrioj (fabrikado de fromaĝoj, de ledaj vestaĵoj, de mebloj). Aveyron posedis gravan min-industrion, sed ĝi tute malaperis.

La ĉefurbo de la departemento estas Rodez, alia granda urbo estas Millau [mijo]. Millau fariĝis tiujn lastajn jarojn fama pro la malmuntado de konstruata "Mac-Donald"-a manĝejeto fare de José Bové, poste pro lia proceso kaj la manifestacioj kaj budoj (inter ili unu por E-o) alimondismaj, kiuj disvolviĝis tiuokaze. Sur la teritorio de Aveyron troviĝas multaj kasteloj, fortikigitaj vilaĝoj, grotoj prahistoriaj, monaĥejoj, sed oni ankaŭ ne forgesu la eksterordinarajn pejzaĝojn sovaĝajn en la interkrutejoj kaj profundaj valoj.

En Aveyron estis filmita la filmo Microcosmos kaj okazis la famaj okazaĵoj de Sovaĝinfano Victor de l'Aveyron, registritaj de la Dro. Jean Marc Gaspard Itard kaj adpatitaj al filmo L'enfant sauvage de François Truffaut.

Arondismentoj redakti

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti