Avo Frosto (i. a. ruse Дед Мороз, latinliterigite Ded Moroz, diminutive ankaŭ Deduŝka Moroz, sed ankaŭ en neslavaj lingvoj, ekzemple litove Senis Šaltisestone Näärivana) estas orienteŭropa nomo por legenda kaj fabela figuro de maljuna viro aperanta dum la Jul- aŭ Jolka-festo la 31-an de decembro - figuro iom parenca al la konceptoj Sankta Nikolao, Patro Kristnasko respektive Kristnaska Viro.

Avo Frosto
fikcia homo • personigo • folklora persono • teatra rolulo • alportanto de kristnaskaj donacoj
Verko The Snow Maiden
The Snow Maiden
Informoj
Originala nomo Дѣдъ‐Морозъ
Eble sama Kristnaska Viro • Ayaz Ata • Father Frost • Christkind • Joulupukki
Sekso vira
Infanoj Neĝulino
vdr
Avo Frosto, ilustraĵo de Ivan Bilibin.

Koncepto redakti

 
Avo Frosto en sia sidejo en Velikij Ustjug, Rusio.

En Rusio, Ukrainio kaj Belorusio Avo Frosto la 31-an de decembro, okaze de la Jul- aŭ Jolka-festo, alportas al la infanoj donacojn. Li estas akompanata de sia nepino, kiu nomiĝas "Sneguroĉka. Laŭ la nuntempe distvastiĝinta kutima imago Avo Frosto havas longan blankan barbon kaj magian sceptron, kies pinto frostigas ĉion, kion ĝi tuŝas. Li loĝas profunde en la vastaj pinarbaroj de la Tajgo en la nordo de Siberio, estas tre naturema, veturas per sledo tirata de tri blankaj ĉevaloj aŭ de tri boacoj - la "Trojko" - kaj havas glacie blank-grizan peltan mantelon kun iom da bluaj (foje ankaŭ flavaj aŭ verdaj) eroj.

Ekesto redakti

 
Avo Frosto en la metroo de Ĥarkiv, Ukrainio.

Kontraste al la en Rusio nuntempe ĝenerale disvastiĝinta opino, ke Avo Frosto jam de jarmiloj respondecis pri la disvastigo de donacoj al la orienteŭropaj infanoj, li fakte - samkiel la konceptoj de Patro Kristnasko respektive Kristnaska Viro - estas modifo de la mito pri Sankta Nikolao nur inventita dum la 20-a jarcento.

Origine Avo Frosto estis iuspeca personigo de la vintro. Ĝi ekestis - kaj ricevis la taskon porti donacojn - en la 1920-aj jaroj en Sovetunio, por en la ateisma ŝtato anstataŭigi la historian kristnaskan feston de la rusie ortodoksa eklezio, kiu okazis la 6-an respektive 7-an de januaro. Per lerta interplekto de la nova, de la bolŝevistoj instigita "mito" kun la figuroj el la historia rusia fabelaro, aparte kun la knabina figuro „Sneguroĉka“ („neĝulino“) la figuro rapide disvastiĝis kaj same la ateisma "Jolkafesto" (nome simila al la skandinavia festo Julo) en la silvestra nokto, kiu celebris la finon de la malnova kaj komencon de la nova jaroj.

 
Slovenia Avo Frosto (Dedek Mraz)

La figuro de Avo Frosto kaj la de la bolŝevistoj kreita "Jolkafesto" en la sovetunia Rusio tiom populariĝis, ke ankaŭ post la disfalo de Sovetunio kaj la reenkonduko de la rusie ortodoksa kristnaska festo la plej multaj rusianoj celebras ĝin. Intertempe ĝi eĉ en la urbo Velikij Ustjug havas poŝtan adreson, al kiu la infanoj povas skribi leterojn por li.

Ankaŭ en la aliaj slavlingvaj ŝtatoj de la Orienta Bloko dum la komunisma epoko Avo Frosto ludis grandan rolon. Ekzemple ĝi en Serbio nomiĝas Deda Mraz, en Ĉeĥio Děda MrázMrazík kaj en Slovenio Dedek Mraz. La figuro tamen ĉiam klare konsideriĝis komunisma anstataŭigo de la kristnaska festo, pro politika premo enportita el Sovetunio, kaj ne plu estas disvastiĝinta tie post la falo de Sovetunio en 1990 kaj 1991.

Dosiero:Praha 103 1.jpg
Afiŝo varbanta por la muzeo pri komunismo en Prago. Avo Frosto estis elektita kiel simbolo de sovetunia okupado kaj simila al la personigita morto.

Simila situacio estas pri la neslavaj ŝtatoj post la Dua Mondmilito perforte integritajn en Sovetunion respektive la sovetunie kontrolitan Orientan Blokon: Ekzemple en Litovio la figuro ricevis la nomon Senis Šaltis ["Maljunulo Malvarmo"], en Estonio Näärivana kaj en orienta Germanio la nomon Väterchen Frost ["Patreto Frosto"]. Ankaŭ tie la figuro malaperis post la jaro 1990.

Sinteno de la rusie ortodoksa eklezio redakti

Nuntempe, post la falo de la komunismaj reĝimoj en orienta Eŭropo kaj aparte en Rusio, la rusie ortodoksa eklezio havas problemojn malligi la miton de Avo Frosto de la ortodokse kristana kredo, ĉar por multaj rusianoj Avo Frosto kaj Patro Kristnasko nun konsideriĝas la sama persono. La ortodoksa eklezio tamen substrekas, ke laŭ ĝi Avo Frosto estas kaj plu konsideriĝos "komunisma inventaĵo".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti