Axel Rousseau

franca esperantisto

Axel ROUSSEAU [aksɛl ruso], ankaŭ konata kiel Axel486 (naskiĝis en 197719781979)[1] estas franca esperantisto kiu loĝas en Parizo. Inter la jaroj 2011 kaj 2015 li estis la prezidanto de la asocio Espéranto-France (ĝis 2000 nomata Unuiĝo Franca por Esperanto), kaj ekde 2017 denove gvidas la asocion.

Axel Rousseau
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li esperantistiĝis ĉirkaŭ la jaro 1999[1] kaj poste fariĝis prezidanto kaj sekretario de Junulara Esperantista Franca Organizo kaj ĉefredaktoro de JEFO informas, ĝia organo. Li ankaŭ estis redaktoro de la gazeto Vola Püg' kaj lanĉis la esperantistan videopodkaston Farbskatol'. Kune kun Laurent Vignaud li tradukis la programon Kurso de Esperanto en la francan lingvon.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 AxelR (arĥiva kopio). Arkivita el la originalo je 2003-02-19. Alirita 2003-02-19.

Eksteraj ligiloj redakti

Axel Rousseau ĉe Twitter

Antaŭe:Prezidanto de Espéranto-FrancePoste:
Xavier Dewidehem
Aleks Kadar
20112015
2017–nuntempe
Aleks Kadar