Ayerbe [aĜERbe] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Ayerbe
municipo en Hispanio • municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 073  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 0° 41′ U (mapo)42.276666666667-0.68916666666667Koordinatoj: 42° 17′ N, 0° 41′ U (mapo) [+]
Alto 582 m [+]
Areo 63,893308 km² ( 638 9.3 308 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ayerbe (Provinco Ŭesko)
Ayerbe (Provinco Ŭesko)
DEC
Ayerbe
Ayerbe
Situo de Ayerbe
Ayerbe (Hispanio)
Ayerbe (Hispanio)
DEC
Ayerbe
Ayerbe
Situo de Ayerbe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ayerbe [+]
vdr

Geografio redakti

 
Losanglis, loĝloko de la municipo Ayerbe.

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi limas norde kun Loarre kaj Las Peñas de Riglos, oriente kun Loscorrales kaj okcidente kun Biscarrués kaj Murillo de Gállego. Ĝi estas norde de la depresio de Ebro kaj sur la maldekstra bordo de la rivero Gállego norde de la Akvorezervejo Sotonera. La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Losanglis kaj Fontellas.

La loĝloko Ayerbe mem (582 msm) estas je 28 km okcidente de Huesca; laŭ la ŝoseo A-125 ĝi estas komunikata kun Biscarrués sudokcidente, laŭ la A-1202 kun Santa Eulalia de Gállego okcidente, laŭ la A-132 kun pli fora Murillo de Gállego, laŭ la A-1206 kun Loarre nordoriente kaj laŭ la A-132 kun Loscorrales sudoriente. La urba kerno ĉirkauas du placojn ĉe kiuj estas la iama palaco de la Markzioj de Ayerbe (16-a jarcento), deklarita Histori-Arta Monumento la 3an de junio 1931.

Historio redakti

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. La islama loĝantaro estis majoritate de muladioj —posteuloj de hispanromianoj kaj visigotoj— kaj de mozaraboj, kio estus klarigo de la kultivo de vitoj en islama epoko. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La guberniestro de Zaragozo Yahyà b. Mundir al-Muzaffar (1022-1036) pro la minaco de la reĝo de Navaro Sanĉo el Mayor (1000-1035) ordonis la konstruadon de defenda kastelo por la ebenaĵo, ĉe kiu kreskiĝis setlejo.

 
Turo de Sankta Petro.
 
Palaco de la familio Urriés, nune Palaco de Muziko "el Pilar".

En la jaro 1083 konkeris Ayerbe la aragona reĝo Sancho Ramírez kaj ordonis reloĝigi la lokon. Je la morto de Petro la 1-a, Ayerbe estis parto de la doto de lia dua edzino, nome la reĝino Berta. Inter la jaroj 1118 kaj 1122 la reĝo de Aragono Alfonso la 1-a kreis setlejon sur la altebenaĵo iom sude de la monteto. En 1276 la reĝo Jakobo la 1-a de Aragono lasis al sis filo Petro, barono de Grañén, Robres kaj Arnueso, la kastelon kaj urbon de Ayerbe. La 8an de majo 1366 Petro la 4-a de Aragono donis al Pedro Jordán de Urriés la kastelon kaj urbon de Ayerbe kaj ties teritorion.

Estante Ayerbe baronlando, pli ol dudek Urriés estis senjoroj de la loko, inter kiuj elstaras Hugo de Urriés kiu konstruigis en la 16-a jarcento la palacon kiu ĝis nun hegemonias ĉe la placoj. La 26an de junio 1709 la reĝo Filipo la 5-a donis al la urbo honorajn titolojn pro ĝia apogo en la Milito de Hispana Sukcedo. En la Milito de Hispana Sendependigo kaj la sekvaj karlismaj militoj la loko sufreis damaĝojn sed tio ne malhelpis la kreskojn.

Fine de la 19-a jarcento la alveno de la fervojo prosperigis la komercon. Tamen en la 1970-aj jaroj, oni fermis la internacian stacion de Canfranc, pro kio Ayerbe perdis multajn laborlokojn kaj sekve multajn loĝantojn.

La Nobel-premiito Santiago Ramón y Cajal loĝis dek jarojn en Ayerbe kaj tiukadre estas en la urbo prie muzeo kaj interpretejo. Krome, la Publika Biblioteko de Ayerbe enhavas fakon "Cajal" kun pli ol 250 verkoj kaj dokumentoj disponeblaj.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Ayerbe mem: oni malaltiĝis el 2 379 loĝantoj en 1910 (ĝia pinto) ĝis nunaj 959 loĝantoj (2021). En la totalo de la municipo oni malaltiĝis el 2 727 loĝantoj en 1910 (ĝia pinto) ĝis nunaj 1 059 loĝantoj (2021).

Lingvo redakti

Ĝis mezo de la 20-a jarcento en Ayerbe oni parolis la aragonan, aŭ pli precize dialekton konatan kiel "aragonés ayerbense", kiu estas komuna al la tuta subkomarko de Ayerbe, la Sotonera kaj la "somontanos" de Huesca kaj Barbastro. Jam komence de la 20-a jarcento la deviga instruado ĝeneraligis la kastiligon de la infanoj. Tamen oni konservas la tekston de 'Pastorada' nome teatraĵo ludita en Ayerbe en 1855 en aragona. En la lernejo la instruistoj konsideraĉis la aragonan kiel vulgara, parolmaniero propra de nekleraj homoj. Sed fine de la 20-a jarcento la aragona de Ayerbe malfermiĝis al la literaturo pere de verkoj de Luis Pérez Gella kaj Chusé Antón Santamaría Loriente.

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo. Plej gravas la funkciado de la urbo kiel dormurbo de la proksima provinca ĉefurbo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:

 
Blazono de la fasado
  • Palaco de la Markizoj de Ayerbe, konata kiel Palaco de Ayerbe aŭ Palaco de la Markizoj de Urriés estas granda konstruaĵo de la 16-a jarcento kun elementoj gotikecaj kaj restaĵoj de renesanca korto. En la fasado elstaras dovelo, tipaj en la regiono galerio de arkoj kaj tegmento-rando kaj blazono. La francoj en la Milito de Hispana Sendependiĝo ege damaĝis la iaman strukturon. En la 20-a jarcento estis vendejo kaj nun privata muziklernejo.
  • Horloĝturo starigita en 1798 sur la placo, ĉe la Palaco, sed tute aparta. Estas unika konstruaĵo en la komarko for de preĝejo aŭ urbodomo, kaj tre populara por la lokanoj. Estas verko de Tomás Gállego kaj estis konstruita el la restaĵoj de la turo de la preĝejo de Santa María de la Cuesta, kiu malaperis inter 1750 kaj 1798, cele al anstataŭo de tiu turo, kiu estis havinta ekde 1563 sonorilturon kaj horloĝon.
  • Preĝejo de Sankta Petro kun baroka pordego, sen sonorilturo, sed kun grava eklezia muzeo, kun tre valoraj artaĵoj, inter kiuj elstaras la Busto de Sankta Petro, pro sia arta realismo.
  • Turo de Sankta Petro, romanika de la 12-a jarcento, restaĵo de iama kapitula kirko, kiu devis estis malkonstruita pro kolapsominaco. Ĝi enhavas markojn de ŝtonĉizistoj.
  • Iama hospitalo.
  • Restaĵoj de iama kastelo, nome muroj kaj cisterno. Los Muros estas la nomo de restaĵoj de romanika preĝejo kiu estis parto de la kastelo.
  • Ermitejo de Sankta Mikaelo kun romanika absido kaj novklasikecaj elementoj.
  • Sanktejo de Nuestra Señora de Casbas, tre ornamita per novklasikecaj rokokaj murpentraĵoj kaj barok-rokoka ĉefretablo.
  • Ermitejo de Sankta Lucía, kun markoj de ŝtonĉizistoj.
  • Ermitejo de Sankta Paŭlo.
  • Palaco de la familio Luna, ekzemplo de aragona renesanca arkitekturo kun galerio de arkoj, tegmento-rando kaj blazono.
  • Domego Normante, kun dovelo.
  • Naturaj lokoj: birdoj precize gipoj, fungoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Bildoj redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti