Ayrton SENNA DA SILVA (naskiĝis la 21-an de marto, 1960 en San-Paŭlo, mortis la 1-an de majo, 1994 en Bologna) estis brazila stiristo, unu el la plej grandaj F1-aj pilotoj.

Ayrton Senna
Persona informo
Naskonomo Ayrton Senna da Silva
Naskiĝo 21-an de marto 1960 (1960-03-21)
en maternity hospital of São Paulo, San-Paŭlo
Morto 1-an de majo 1994 (1994-05-01) (34-jaraĝa)
en Ospedale Maggiore di Bologna
Mortokialo krania traŭmato
Tombo Cemitério do Morumbi
Lingvoj anglaportugalahispanaitalabrazilportugala
Loĝloko San-Paŭlo
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Colégio São Luís
Subskribo Ayrton Senna
Familio
Frat(in)oj Viviane Senna • Leonardo Senna
Edz(in)o Lilian de Vasconcelos Souza
Amkunulo Xuxa • Adriane Galisteu
Parencoj Bruno Senna
Okupo
Okupo piloto de F1 • aŭtosportisto • entreprenistofilantropo
TTT
Retejo http://www.ayrtonsenna.com.br/
vdr

Ĉampiono de F1 en 1988, 1990 kaj 1991.

Kariero redakti

Komenco redakti

 
Senna-a kasko

Stimulata per lia patro, kiu tre ŝatis motorismon, Senna stiris sian unuan gokarton kie li estis 4-jara. Dum 13-aĝo li komencis partopreni en gokartaj konkursoj. En 1977 li gajnis Gokartan Ĉampionon de Suda Ameriko.

En 1981 Ayrton venis al Eŭropo kaj komencis konkuradon en Brita Formulo Ford 1600, kiun li gajnis. Li aprobis familnomon de lia patrino - Senna, ĉar da Silva estas tre ofta familnomo en Brazilo. En 1982 li plu partoprenis en Eŭropa kaj Brita Formuloj Ford 2000. Ambaŭ li gajnis. Li gajnis ankaŭ en grava Grand Prix Makaŭo. En 1983 li batalis kontraŭ Martin Brundle en Brita Formulo 3. Tie interesis pri li teamo Toleman - kiu estis en Formulo 1.

Formulo 1 redakti

Lia unua jaro en Formulo 1 li finis en 9-a pozicio. Dum Grand-Premio de Monako li pruvis, ke li scipovas stiri dum pluvo, gajnante duan pozicion. En podio li estis ankoraŭ dufoje en tiu sezono. Ekde jaro 1985 li komencis kunlaboron kun teamo Lotus. Dum pluvema Grand-Premio de Portugalio, li gajnis sian unuan konkurson en Formulo 1. Li ripetis gajnon dum Grand Prix de Belgio. Finfine li okupis bonan, kvaran pozicion en fina klasifiko. Jaro 1986 signifis sekvajn du gajnojn dum Grand Prix de Hispanio kaj Grand Prix de Usono. Sezonon li finis denove en kvara pozicio.

Du gajnoj en jaro 1987 donis al li trian pozicion en fina klasifiko. En tuta sezono li estis en podio naŭfoje. Tiu jaro estis lia lasta jaro en Lotus. Jaron 1988 dominis Senna kaj Alain Prost en aŭtomobiloj de McLaren kun motoroj de Honda. Tiu teamo gajnis 15 el 16 konkursoj de sezono. Senna gajnis ok konkursojn kaj li akiris lian unuan titolo de Formulo 1 Ĉampiono. Li havis 3 da punktoj pli multe ol Prost.

En 1989 jaro li ne ricevis titolon, li iĝis vic-ĉampionon. Titolo estis ĉe Prost. Li gajnis 6 konkurson, kaj nur dum 3 konkursoj li ne estis plej bona en kvalifiko. Multe komentita estis senkvalifiko de Senna dum Grand Prix de Japonio - antaŭlasta konkurso en sezono. Estis kolizio farata per Prost, pro kiu Senna evitis unu tordon. Senna gajnis konkurson kaj afero de Ĉampionoj ne estis decidita, sed post senkvalifiko titolo prenis Prost.

Ekde Sezono 1990 Prost estis en Ferrari. Finiĝis tiam tempo de konfliktoj kaj ne bona situacio en McLaren teamo, kaŭzaj pro bataloj inter Senna kaj Prost. Senna gajnis en tiu sezono, sed li ne finis lastajn tri konkursojn. Prost estis pli malbona je 7 punktoj. Titolon en 1991 li ricevis pli facile. En fina klasifiko li estis pli bona ol Nigel Mansell je 24 punktoj. Li gajnis 7 konkursoj, sed en dua duono videbla estis pli bona teknologio de Williams. Jaro 1992 estis komenco de problemoj de McLaren kaj de tuta domino de Williams-Renault. Senna devis forlasi 7 konkursoj kaj finfine li estis en 4 pozicio en fina klasifiko. Li gajnis nur trifoje.

Sezono 1993 estis bona, li estis vice-ĉampiono, gajnante kvinfoje. (Ekzemple en Donington Park - en konkurso, kiu estas grava en historio. Dum pluvo li ege gajnis, neniu scipovis veturi pli rapide) Li finis ankaŭ kunlaboron kun teamo McLaren. Por tiu teamo li stiris en 96 konkursoj kaj li akiris tri titoloj de Ĉampiono de stiristoj kaj kvar titioloj de Ĉampiono de Konstruistoj. Laboro kun nova teamo - Wiliams-Renault ne estis bona jam ekde komenco. Nova aŭtomobilo ne havis kelkajn teknologiajn novaĵojn ( FIA ne permesis) iĝis aŭtomobilaĉon. Senna ne finis unuan du konkursojn. 1 de majo 1994 li startis en lasta konkurso de lia vivo.

Akcidento redakti

 
Tombo de Ayrton Senna en la tombejo de Morumbi: NENIO POVAS APARTIGI MIN DE LA AMO DE DIO

Dum tiu konkurso okazis alia akcidento, pro kiu aperis safety car (aŭtomobilo de sekuro). Pneŭmatikoj en la aŭtomobilo perdis sian temperaturon kaj malgrandiĝis je 25%, pro kio aŭtomobilo malaltigis je kelkaj milimetroj. Tiu malaltigo kaŭzis pli multan flukso de aero kaj pli grandan premon sub aŭto kaj samtempe pli bonan adhezion, ĉar aŭto estas pli bone suĉiata al trako, tamen se aŭto tuŝus trakon, aero ne estus sub aŭto kaj pro tio aŭto ne tenus al trako. Tiel estis kiam Senna veturis en kurvo Tamburello. Senna frapis en muro kun rapideco 210 km/h. Parto de aŭto perforis kaskon de Ayrton, farante grandan frapon al la kapo. Post la akcidento la brazilano estis en hospitalo; post ĉirkaŭ 18 horo oni disigis aparataron subtenantan vivon.

Post informo, ke Senna ne plu vivas, prezidanto de Brazilo anoncis nacian funebron. 12 jaroj post lia morto, rekordon de Senna (65-foje pole position) Michael Schumacher konkeris.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti