Azat Arcaĥ (armene Ազատ Արցախ, signifas "Libera Karabaĥo"). Ĝi estas la oficiala ĵurnalo de la Respubliko Montara Karabaĥo, eldonata en la armena lingvo. Ĝi estis fondata la 16-a de junio 1923 en la urbo Stepanakerto. Ĝia ĉefredaktoro estas Leonid Martirosjan.

Ազատ Արցախ
Azat Arcaĥ (Libera Karabaĥo)
gazeto


Retejo Oficiala retejo
vdr

La ĵurnalo havis multajn nomojn, origine ĝi nomiĝis "Geghŝuk" (Գեղջուկ armene ĝi signifas "Vilaĝano"). Ĝia nomo poste estis ŝanĝita al "Ĥorherdajin Gharabagh" (Խորհրդային Ղարաբաղ - kio estas "Soveta Karabaĥo"), kaj post iom longa tempo al "Arcaĥ" (Արցախ); "Arcaĥ" estas la nomo en la armena por la regiono "Karabaĥo"), kaj poste, kun la establiĝo de la Respubliko Montara Karabaĥo, la nomo ŝanĝiĝis al "Respubliko Montara Karabaĥo" (ԼՂ Հանրապետություն ) kaj fine al "Azat Arcaĥ" (Ազատ Արցախ ). En 1980 en la redakcio laboris Arkadio Gukasjan, la dua prezidanto de Montara Karabaĥo.

La ĵurnalo disponigas elektronikan version en la armena, rusa kaj angla lingvoj.

Eksteraj ligiloj redakti