Azimuto

(Alidirektita el Azimuta angulo)

La azimuta angulo, aŭ azimuto estas la horizonta angulo inter la direkto de objekto kaj referenca direkto.

A: Azimuta angulo

Komunuze, tiu referenca direkto estas la geografia nordo, la azimuta angulo estas mezurata en gradoj, inter 0° kaj 360°, en maldekstruma (horloĝdirekta) senso.

Do:
La azimuto de nordo estas 0°
La azimuto de oriento estas 90°
La azimuto de sudo estas 180°
La azimuto de okcidento estas 270°.

En astronomio, la referenca direkto estas sudo. Tiel, kiam astro pasas la meridianon, ĝia azimuto kaj ĝia hora angulo estas ambaŭ nulaj.